Zoárd Geőcze
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Zoárd Geőcze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1873 (1873-08-23) en Budapeŝto |
Morto | 26-an de novembro 1916 (1916-11-26) (43-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 55-3-16 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Parizo (1908–1909) Universitato Eötvös Loránd (–1896) |
Familio | |
Patro | István Geőcze (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Zoárd Geőcze [gOce], laŭ hungarlingve kutima nomordo Geőcze Zoárd (erare Geöcze) estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis szendrői.
Zoárd Geőcze [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1873 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de novembro 1916 en Budapeŝto.
Zoárd Geőcze frekventis mezlernejon, poste universitaton en sia naskiĝurbo. Li ekinstruis en fora urbo de Supra Hungarujo en 1896. Li akiris diplomon en la sekva jaro en la Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto, poste li instruis en alia fora urbo. En la studjaroj 1907 kaj 1910 helpe de stipendio li plulernis en Parizo. Li doktoriĝis en Sorbonne en 1910. En la sekva jaro li estis membro de "Société Mathématique de France" kaj li instruis plu en mezlernejo en Budapeŝto. En 1913 li estis nomumita privata profesoro. En la sekva jaro li soldatiĝis, en 1916 li vundiĝis, post monatoj li mortis.