La nomo de la mezurunuo arŝino devenas de la persa: la antikva persa mezurunuo 𐎠𐎼𐏁𐎴𐎡 (arašni) respondas al la ulno. Poste tiu mezurunuo uziĝis en la Otomana Imperio, kiel arşin (آرشون laŭ la tiama arabalfabeta ortografio), kaj ankaŭ en la Rusa Imperio.
En Rusio, la arŝino estis uzata ĝis 1918,[2] kiam la Sovetia registaro abolis la tradician sistemon de mezurunuoj kaj devigis la uzon de la Internacia Sistemo de Unuoj.