Clément Desessard | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de julio 1920 (1920-07-31) en Toulon | |
Morto | 21-an de februaro 2003 (2003-02-21) (82-jaraĝa) en Viriat | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • inĝeniero vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Clément DESESSARD (naskiĝinta la 31-an de julio 1920 en Toulon, mortinta en la 21-a de februaro 2003) estis franca inĝeniero, piloto kaj verkisto latinlingva.
Dum la Dua mondmilito li iris en Marokon post la malvenko de Franclando kaj aliĝis al Forces françaises libres, la francaj taĉmentoj ene de la armeoj de la Aliancanoj. Li batalis en la brita aviadilaro kaj stiris bombaviadilojn.En sia patrujo li tamen pli famiĝis pro la verko de lernolibro por la viva latina lingvo ene de la bonkonata serio Assimil en 1966. Ĝia titolo estas Le latin sans peine; konsilisto estis monsinjoro Basile Hypeau. La nuna samtitola verko el la sama eldonejo jam ne estas de li, sed tute nova versio de aliaj. Sed la Desessard-a versio ekde 2013 ekzistas denove surlibromerkate, nun i.a. ankaŭ en versio por germanlingvanoj.