El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valérie PÉCRESSE [valeʁi pekʁɛs], naskonome Roux (naskiĝis la 14-an de julio 1967 (nun 1967-07-14 ) en Neuilly-sur-Seine ) estas franca politikistino . Ŝi estas Prezidanto de la Regiona Konsilio de Francilio ekde 2015. Ŝi estas membro de partio "Les Républicains " (LR). Ŝi estis membro de la Nacia Asembleo de 2002 ĝis 2007 kaj denove de 2012 ĝis 2016.
Valérie Pécresse estis Ministro pri Supera Instruado , Esplorado kaj Novigado de 2007 ĝis 2011 kaj Ministro pri Buĝeto kaj Registara proparolanto de 2011 ĝis 2012 dum la registaro de François Fillon .
En julio 2021, Pécresse diskonigis sian kandidatecon por la Respublikana nomumo en la Prezidanta baloto de 2022 en Francio .[1] [2] En decembro 2021, ŝi gajnis la Respublikanan nomumon.[3]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valérie Pécresse en la baza angla Vikipedio.
Proparolantoj de la franca registaro