Ĉaturango

Ĉaturango estas la plej malnova varianto de ŝako de ĉirkaŭ 600 p.K.. Ĝi eble estas la deveno de ŝako, ĉina ŝako, ŝogio kaj aliaj ŝakaj variantoj. La nomo devenas el la sanskrita lingvo kiu signifas "dividita en kvar partoj", t.e. infanterio, rajdistaro, elefantoj kaj militveturiloj; antaŭbildojn de hodiaŭaj ŝakaj peonoj, ĉevaloj, kurieroj kaj turoj.

Ĉaturango

emblemo

tabulludo • mensludo • Ŝaka variaĵo
vdr
Kriŝno kaj Radhao ludas ĉaturangon je 8×8 Ashtāpada

La reguloj de la ludo similas al tiuj de la moderna versio. Ludantoj uzas tradician 8x8 tabulon, tamen, oni uzas malsaman pecaron.

abcdefgh
8a8b8c8d8e8f8g8h88
7a7b7c7d7e7f7g7h77
6a6b6c6d6e6f6g6h66
5a5b5c5d5e5f5g5h55
4a4b4c4d4e4f4g4h44
3a3b3c3d3e3f3g3h33
2a2b2c2d2e2f2g2h22
1a1b1c1d1e1f1g1h11
abcdefgh
La elira pozicio de Ĉaturango.[1] La Rajaj ne alfrontas unu la alian; la blanka Raja startas ĉe la ĉelo 'e1' kaj la nigra Raja ĉe la ĉelo 'd8'.

La ĝustaj reguloj de Ĉaturango estas nekonataj. Ŝakaj historiistoj supozas, ke la ludo havis similajn regulojn al tiuj de sia posteulo Ŝatranĝo. Aparte, ekzistas necerteco pri la movoj de la Gaja (elefanto), kiu estas la pioniro de la modernŝaka kuriero.

abcdefgh
8a8b8c8d8e8f8g8h88
7a7b7c7d7e7f7g7h77
6a6b6c6d6e6f6g6h66
5a5b5c5d5e5f5g5h55
4a4b4c4d4e4f4g4h44
3a3b3c3d3e3f3g3h33
2a2b2c2d2e2f2g2h22
1a1b1c1d1e1f1g1h11
abcdefgh
Ashtāpada, estas la senkvadratita 8 × 8 tabulo, kelkfoje kun specialaj markoj, kie ĉaturango estis ludita

Reguloj

La elira pozicio estas kiel montrita. La ludanto markata kiel "blanka" movas unue. La celo de ĉaturango estas same kiel moderna ŝako, tiu estas ŝakmati la Rajan (reĝon) de la rivalo.

Pecaroj kaj iliaj movoj

Ĉaturanga pecaro
Raja (reĝo)
Mantri aŭ Senapati (konsilisto aŭ generalo; prapatro de Ferz; frua speco de damo)
Ratha (ĉaro; turo)
Gaja (elefanto; poste nomita Alfil; frua speco de kuriero)
Ashva (ĉevalo)
Padàti aŭ Bhata (piedsoldato aŭ infanteriano; peono)
  • Raja (reĝo) (ankaŭ literumita Rajah): ĝi movas unu paŝon en ajna direkto (vertikala, horizontala aŭ diagonala), same kiel la reĝo en okcidenta ŝako. Ne estas aroko en ĉaturango.
  • Mantri (ministro aŭ konsilisto); ankaŭ konata kiel Senapati (generalo): ĝi movas unu paŝon diagonale en iu direkto, kiel la ferz en Ŝatranĝo.
  • Ratha (ĉaro) (ankaŭ literumita Śakata): ĝi movas same kiel turo en ŝako.
  • Gaja (elefanto) (ankaŭ literumita GajahHathi): ĝi movas du paŝojn diagonale en iu direkto, saltante super la unua kvadrato, kiel la alfil en Ŝatranĝo.
  • Ashva (ĉevalo) (ankaŭ literumita AshwaAsva): ĝi movas same kiel ĉevalo en ŝako.
  • PadàtiBhata (piedsoldato aŭ infanteriano) (ankaŭ literumita Pedati); ankaŭ konata kiel Sainik (batalanto): ĝi movas kaj kaptas same kiel Peono en ŝako, sed sen la eblo de duobla paŝo je la unua movo.

Aliaj reguloj

La araba ŝatranĝoludisto al-Adli[2] mencias du pliajn diferencojn:

  • Pato estis venko por patita ludanto. Tiu regulo aperis denove en iuj mezepokaj ŝakaj variantoj en Anglio ĉ. 1600. Laŭ iuj fontoj, estis neniu senmoviĝo, kvankam tio estas neverŝajna.
  • La ludanton, kiu unue solecos la kontraŭulan reĝon (t.e. tiu kaptas ĉiujn malamikajn pecojn krom la reĝo), tiu gajnas. En Ŝatranĝo tio estas ankaŭ venko, sed nur se la kontraŭulo ne povas soleci la ludantan reĝon sur sia sekvanta movo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj