Ĝajpuro

Ĝajpuro, angle Jaipur, hinde जयपुर, (kiu ankaŭ nomiĝas la "rozkolora urbo") estas la ĉefurbo de la subŝtato Raĝastano en la federacia ŝtato Barato.

Ĝajpuro
ĉefurbo • urbego • urba areo • provinca ĉefurbo
Administrado
Poŝtkodo302001
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro3 073 350  (2011) [+]
Loĝdenso6 581 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 75° 52′ O (mapo)26.91666666666775.86666666666726° 55′ N, 75° 52′ O (mapo) [+]
Alto431 m [+]
Areo467 km² (46 700 ha) [+]
HorzonoUTC+05:30 [+]
Ĝajpuro (Raĝastano)
Ĝajpuro (Raĝastano)
DEC
Ĝajpuro
Ĝajpuro
Situo de Ĝajpuro
Ĝajpuro (Barato)
Ĝajpuro (Barato)
DEC
Ĝajpuro
Ĝajpuro
Situo de Ĝajpuro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jaipur [+]
vdr

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 3 073 350 loĝantoj sur areo de 467 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 581 loĝantoj/km².

Aerpanoramo de Ĝajpuro

Bazaj informoj

Geografio

Ĝajpuro situas en montaro 431 metrojn super la marnivelo. Tonk (Raĝastano) troviĝas 85, Sikar kaj Kiŝangarh po 100, Gangapur (Savai Madhopur) 105, Alŭaro 108, Aĝmer 126, Agra 224, tutlanda ĉefurbo Delhio 236, Ĝodpur 285, Mumbajo 935, Kolkato 1358 kilometrojn (aere) [1].

Historio

Maharaĝo Saŭai Jai Singh fondis Ĝajpuron en 1727 kaj ĝi estis la unua planita urbo de Barato. Ĝis 1947 dominado de britoj okazis. En 1876 Albert, Princo de Kimrujo vizitis la histoririĉan urbon, tial antaŭe oni farbis la domojn per rozkolora farbo. Tiu koloro karakterizas la urbon.

Trafiko

En Ĝajpuron venas 4 fervojaj linioj kaj 7 vojoj kaj apude kuŝas signifa flughaveno.

Vidindaĵoj

  • Palaco de Ventoj
  • La observatorio Jantar Mantar, kiu enhavas astronomiajn instrumentojn el la 18-a jarcento.
  • La fortikaĵo Amber estas fama pro la arkitekturoj hinda kaj islama. Estas elefantoj por veturi ĉirkaŭ la fortikaĵo.
  • La fortikajo Ĝejgar situas pli alte ol la fortikaĵo Amber, en la montaro Aravali.

Ĝemelurboj

Ĝajpuro
Palaco de Ventoj en Ĝajpuro
Palaco sur lago en Ĝajpuro