Ĵoan-Pesoo

municipo kaj ĉefurbo de la subŝtato Paraibo de Brazilo


Ĵoan-Pesoo (portugallingve: João Pessoa, /žo'ãw pe'soə/), ĉefurbo de subŝtato Paraibo, estas la tria plej antikva urbo en Brazilo, fondita en la 5-a de aŭgusto 1585. Unue ĝi nomiĝis "Paraiba", sed en 1930 ĝia nomo estis ŝanĝita por omaĝi João Pessoa Cavalcanti de Albuquerque.

Urbo Ĵoan-Pesoo

municipo de Brazilo • ĉefurbo • urbego
Datreveno5-a de aŭgusto
Fondiĝo1585
Nomo de la loĝantopessoense (pesoenso)
Situo
Situo de Ĵoan-Pesoo
Situo de Ĵoan-Pesoo
SubŝtatoParaibo
MezoregionoMata Paraibana
MikroregionoĴoan-Pesoo
Najbaraj urbojNe disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo210,45 km²
Loĝantaro702.235 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso3.336,80 loĝ./km²
Alteco40 metroj
Klimatotropika
HorzonoUTC-3
Sociaj indikiloj
IHD0,783 2000 [2]
MEPR$ 5.966.595.000 (57) - 2006 [3]
MEP per capitaR$ 8.878,00 2006 [3]
vdr

Ĝi estas inter Paraibo-rivero kaj la Atlantiko. Em Ĵoan-Pesoo estas la Ponta do Seixas (Seiŝas), la plej orienta punkto de la Amerika Kontinento. Ĝi havas 30 kilometrojn da plaĝoj plenaj per kokusarboj, sablo kaj verd-blua akvo. Ĵoan-Pesoo havas pli ol 500 mil loĝantojn.

Esperanto en Ĵoan-Pesoo

Certe estis Esperanto-movado antaŭ 1950-aj jaroj en Ĵoan-Pesoo, sed ne estas ekzaktaj informoj pri tio.

La tiel nomata 2-a Nordorienta Konvencio de Esperanto okazis en la urbo Ĵoan-Pesoo, de la 13-a ĝis la 15-a de julio 1951. La celo de la konvencio estis celebri la 64-an Datrevenon de Esperanto kaj preparado de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto en Recife. La 13-an de julio okazis la prepara kunveno kaj la 14-an oni realigis vesperan promenadon tra la urbo. Nokte, solena kunsido en la teatro ‘‘Santa Roza’’, sub la prezido de Luís Rodrigues de Souza, sekretario pri Edukado, kiel reprezentanto de la subŝtatestro d-ro José Américo de Almeida, kiu estis esperantisto kaj akceptis la konvencianojn en la Registara Palaco.

En 1991 okazis en tiu urbo la 1-a Seminario por Esperantistaj Aktivuloj, la 21-an kaj 22-an de aprilo, okazita en la kadro de la 3-a Laborkunsido de Reprezentantoj de Esperanto-Asocioj de Nordoriento de Brazilo, organizita de Potigvara Esperanto-Asocio, de Natal.

En 1998, la estraro de Paraiba Esperanto-Asocio kun sidejo en Ĵoan-Pesoo estis: prezidanto Roberto da Silva Ribeiro, sekretariino Maria Hilarina Aires Nunes kaj kasisto Jason Gonçalves de Lima. Dezirante pli bone disvastigi Esperanton, Paraiba Esperanto-Asocio, laŭ interkonsento kun Brazila Esperanto-Ligo, decidis starigi bazan kurson per korespondado, komenciĝante per prelego ĉe la sidejo de “Associação dos Inativos e Pensionistas da Universidade Federal da Paraíba” (Asocio de la Emerituloj kaj Pensiuloj de la Federacia Universitato de Paraíba), okazinta la 7-an de aŭgusto 1998.

La 26-an de marto 1999 estis enpostenigita nova estraro de Paraiba Esperanto-Asocio, kies membroj estis: prezidantino Hilarina Aires Nunes, vicprezidanto Carlos Belém, sekretariino Terezinha Oliveira, kasisto Jason Gonçalves de Lima. La solena kunsido okazis en la biblioteko “Virginia Gama Melo” de la Kultura Fonduso Spaco “José Lins do Rêgo”. La oficiala organo de Paraiba Esperanto-Asocio de tiu jaro titoliĝis “Paraiba Karavano”. En tiu jaro, okazis tie ankaŭ Laborkunsido de Esperanto-aktivuloj de Nordoriento.

Maria Hilarina Aires Nunes eldonas, ĉiujn du monatojn, bultenon de la Brazilaj Nordorientaj Asocioj, kunlabore de esperantistoj el Salvadoro, Muritibo, Arakaĵuo, Maceioo, Natalo, Fortalezo kaj Kampinagrando.

Referencoj


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj