1-a arondismento de Parizo

La 1-a arondismento (france Ier arondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi estas la plej centra, unu el la plej malgrandaj kaj cetere la malplej loĝata arondismento de la franca ĉefurbo. Laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 15 919 loĝantoj sur areo de 1,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 699 loĝantoj/km².

1-a arondismento de Parizo
arondismento municipa • city district

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo75101 [+]
Poŝtkodo75001
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro15 919  (2021) [+]
Loĝdenso8 699 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 2° 21′ O (mapo)48.8599472.34205948° 52′ N, 2° 21′ O (mapo) [+]
Areo1,83 km² ( 183 ha) [+]
1-a arondismento de Parizo (Parizo)
1-a arondismento de Parizo (Parizo)
DEC
1-a arondismento de Parizo
1-a arondismento de Parizo
Situo de 1-a arondismento de Parizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paris 1er arrondissement [+]
vdr

Pliparto el la kvartalo estas dediĉata al ekonomiaj aferoj aŭ al administrado. La arondismento ĉefe situas sur la dekstra bordo de Sejno, sed kovras ankaŭ la okcidentan pinton de la insulo Cité. La 1-a arondismento estas do la plej malnova kvartalo de Parizo: la insulo Cité estis loĝita ekde la Romia imperio, kaj la kvartalo Les Halles datiĝas de la komenco de Mezepoko.

Luvro kaj la ĝardeno Tuileries kovras grandan parton de la arondismento.

Kvartaloj

Ĉiu arondismento de Parizo subdividiĝas laŭ kvar administraj kvartaloj (quartiers). Jen listo de la kvar kvartaloj de la 1-a arondismento :

KvartaloLoĝantaroAreo
(km²)
Denseco
(loĝ/km²)
Saint-Germain-l'Auxerrois1 6700.8711 917
Les Halles8 9800.41221 796
Palais-Royal3 1900.27911 434
Place Vendôme3 0400.27011 259

Vidindaĵoj

La Luvro

Parkoj aŭ ĝardenoj

  • Jardin du Carrousel
  • Jardin des Halles
  • Jardin de l'Infante
  • Jardin de l'Oratoire
  • Jardin du Palais royal
  • Ĝardeno Tuileries
  • Square du Vert Galant

Mapo

Mapo de la 1-a arondismento
La 20
arondismentoj
de Parizo
Blazono de Parizo
171819
 89101120
1623
1412
Sejno
 76513
1514

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj