2-a arondismento de Parizo

La 2-a arondismento (france IIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de la Sejno, kaj estas cetere la plej malgranda arondismento de la franca ĉefurbo.

2-a arondismento de Parizo
arondismento municipa • city district

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo75102 [+]
Poŝtkodo75002
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro21 119  (2021) [+]
Loĝdenso21 332 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 2° 20′ O (mapo)48.866882.3404748° 52′ N, 2° 20′ O (mapo) [+]
Areo0,99 km² (99 ha) [+]
2-a arondismento de Parizo (Parizo)
2-a arondismento de Parizo (Parizo)
DEC
2-a arondismento de Parizo
2-a arondismento de Parizo
Situo de 2-a arondismento de Parizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paris 2e arrondissement [+]
vdr
La 20
arondismentoj
de Parizo
Blazono de Parizo
Blazono de Parizo
171819
 89101120
1623
1412
Sejno
 76513
1514

Laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 21 119 loĝantoj sur areo de 0,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21 332 loĝantoj/km².

Blazono de la dua arondismento de Parizo

Ekonomio

Kune kun la 8-a kaj la 9-a arondismentoj, la kvartalo parte gastigas la plej gravan ekonomian centron de Parizo (krom La Défense), lokitan ĉirkaŭ la operejo Garnier. La 2-a arondismento estas ekonomie la plej densa arondismento, kun averaĝe 62695 postenoj po km².

La 2-a arondismento entenas la borson de Parizo, multajn estrarejojn de bankoj sed ankaŭ la tre aktiva pariza centro pri la farado de teksaĵoj, Sentier. La spektaklejo Opéra comique ankaŭ situas en tiu kvartalo.

Vidindaĵoj

Borso de Parizo
Urbdomo de la arondismento
  • Borso de Parizo en la palaco Brongniart
  • Opéra comique
  • Passage des Panoramas

Ĉefaj stratoj aŭ placoj

  • Place de la Bourse
  • Avenuo de la Operejo
  • Rue du Quatre-Septembre
  • Rue Réaumur
  • Rue Montmartre
  • Rue du Faubourg-Montmartre
  • Rue Notre-Dame des Victoires
  • Rue Saint-Denis
  • Rue Saint-Sauveur
  • Rue du Louvre
  • Rue de Turbigo
  • Rue Étienne Marcel
  • Rue des Petits-Champs
  • Boulevard des Capucines
  • Boulevard des Italiens
  • Boulevard Montmartre
  • Boulevard Poissonnière
  • Boulevard de Bonne-Nouvelle
  • Boulevard Saint-Denis
  • Boulevard Sébastopol
  • Rue des Capucines
  • Rue de Cléry

Mapo

Mapo de la 2-a arondismento

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj