121 Hermiono

asteroido

121 Hermiono estas tre granda sed malhela C-tipa asteroido, ano de la Cibela grupo, kiu orbitas en la ekstera parto de laasteroida zono.

121 Hermiono
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo121 Hermione
Aliaj nomoj1970 VE
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭHermiono vd
Malkovro
MalkovrintoJames Craig Watson
Dato de malkovro12-a de majo 1872 vd
Loko de malkovroAnn Arbor (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familioasteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
517,179 Gm (3,933 AU)
446,029 Gm (2,982 UA)
588,328 Gm (3,933 UA)
Discentreco0,138
Meza anomaliangulo248,068°
Klinangulo7,604°
Periodo2 347,854 tagoj (6,43 jaroj)
Meza cirkulrapido15,94 km /s
Longitudo de
suprenira nodo
73,209 °
Argum. de periapsido296,215 °
Naturaj satelitojS/2002 (121) 1
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
268 × 186 × 183 km[1]
209 ± 4,7 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(4,7 ± 0,2) × 1018 kg[1]
(1 370 ± 140) kg/m3[1]
0,022 m/s²[2]
0,075 km/s[2]
Rotacia periodo0,2313 tago (5,551 horoj)
Aksa kliniteco73°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Maksimuma
~ 152 K
231 K
Geometria albedo0,0482 ± 0.002
Observaj ecoj
SpektroklasoC
Absoluta magnitudo7,31
vdr

Malkovro

Malkovris ĝin, la 12-an de majo 1872, la usona astronomo James Craig Watson, elde la observejo de Ann Arbor en la Miĉigano (Usono).

Nomo

Ĝi ricevis la nomon de Hermiono, filino de Menelao kaj Helena, en la helena mitologio.

Ecoj

Observo per sistemo de adaptiĝema optiko de la observatorio W.M. Keck (la unua en decembro 2003) montris ĝian duloban formon. Ĝi similas "neĝhomon"[3] farita el du interpenetrantaj buloj de radiusoj 80 kaj 60 km, kies centroj estas separataj de 115 km.

La observo de la satelito permesis precizan mezuron de la maso de la centra korpo[4].La modelo de "neĝhomo" donus denson de (1 800 ± 200) kg/m3. Tio kongruus kun poreco de ĉirkaŭ 20 %, kio indikus ke la korpo estas ne tre rompita, kaj ne formas rubamason.

Satelito

La 1-an de marto 2001, satelito de Hermiono estis malkovrita per la teleskopo Keck II[5],ĝi ricevis la provizoran nomon S/2002 (121) 1. Por ĝi estis proponita la nomo de "LaFayette", honore al la markizo de La Fayette, franca batalanto en la Usona Milito de Sendependeco kiu veturis de Francio al Usono en la fregato Hermione.

S/2002 (121) 1
natura satelito  de 121 Hermiono
astronomia simbolo
asteroido
Specoasteroida luno
Oficiala nomoS/2002 (121) 1
Aliaj nomoj1970 VE, A872 JA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭHermiono vd
Malkovro
MalkovrintojW. J. Merline, P. M. Tamblyn, C. Dumas, L. M. Close, C. R. Chapman, F. Menard, W. M. Owen kaj D. C. Slater
Dato de malkovro28-an de septembro 2002
Loko de malkovroDetroit Observatory vd
Orbitaj ecoj
Asteroida familioasteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
747 ± 11 km
451,708 Gm (3,019 AU) vd
581,565 Gm (3,888 AU) vd
Discentreco0.001 ± 0.001
Meza anomaliangulo105,294° vd
Klinangulo3 ± 2° (rilate al la ekvatora ebeno de Hermiono)
Periodo2.563 ± 0.002 tagoj
Meza cirkulrapido24,2 m/s
Longitudo de
suprenira nodo
72,876° vd
Argum. de periapsido296,927° vd
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
~ 32 km
209 km vd
Maso
- Liberiga rapido
~ 1,6 × 1015 kg
~ 6 m/s
Rotacia periodoverŝajne ligata rotacio
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo0,0482 vd
Observaj ecoj
SpektroklasoC
Absoluta magnitudo13,0
vdr


Noto kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 – 1000)Poste:
120 Lakeso121 Hermiono122 Gerda