Aarwangen (distrikto)

distrikto de Kantono Berno


La distrikto Aarwangen (prononcu: arvangn; en Esperanto ankaŭ distrikto Arvango) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 41839 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma komunumo Aarwangen. Ek de la 1-a de januaro 2010 la iama distrikto Aarwangen estas parto de la administra distrikto Supra Argovio en la administra regiono Emme-Valo-Supra Argovio.

Distrikto Aarwangen
Blazono de Aarwangen
Kastelo Aarwangen
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Aarwangen
Kantono Berno
ĈeflokoAarwangen
Koordinatoj 47° 14′ N 7° 46′ O / 47.233 °N, 7.767 °O / 47.233; 7.767 (mapo) 7° 46′ O / 47.233 °N, 7.767 °O / 47.233; 7.767 (mapo)
Nombro de loĝantoj41839(2008-12-31)
Areo154 km²
Loĝantardenseco272 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0202
v • d • r

Geografio

La distrikto Aarwangen situas en nordoriento de Kantono Berno kaj ĝin norde limigas la rivero Aro kaj oriente la rivero Rot. La plej granda urbo kaj ekonomia centro de la distrikto estas Langenthal, kie dum jardekoj ankaŭ troviĝis la ĉefsidejo de Svisa Esperanto-Societo.

Trafiko

La distrikto Aarwangen estas bonege konektita al la privata kaj publika svisaj trafikretoj.

Tra la distrikto pasas la plej grava linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de okcidento al oriento de Ĝenevo tra Berno kaj Zuriko al Sankt-Galo. La urbo Langenthal estas regiona fervoja nodo, kie ankaŭ haltas rapidtrajonoj al Berno, Olten, Araŭo kaj Zuriko. Mallarĝŝpura trama fervojo de Niederbipp, tra Aarwangen kaj Langenthal krucas la orient-okcidentan ĉeflinion de la nacia fervojkompanio.

Laŭlonge de la norda limo de la distrikto pasas la grava svisa aŭtovojo A1.

Historio

En mezepoko en Aarwangen ekzistis nobela senjorujo sub la regado de la Habsburgoj. La senjorujo estiĝis ĉirkaŭ la samnoma kastelo kaj vilaĝo en la lasta triono de la 13-a kaj la komenca parto de la 14-a jarcento. Post la morto de la lasta Senjoro de Arvango la senjorujo fariĝis posedaĵo de la senjoroj de Grünenberg, kiuj vendis ĝis en la jaro 1432 al la urbo Berno, kiu en tiu epoko kune kun la Svisa Ĵurkomunumo fariĝis loka grandpotenco. Sub la regado de Berno Aarwangen fariĝis kamparvoktejo, al kiu Berno aldonis diversajn pliajn teritoriojn kaj lokojn. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 el la voktejo Aarwangen fariĝis la distrikto Langenthal, kiu post 1803 fariĝis la ĉefdistrikto Aarwangen kaj en 1831 la distrikto Aarwangen. Ek de 1997 la distrikto Aarwangen estas parto de la administra regiono Emme-Valo-Supra Argovio.

Komunumoj de la distrikto Aarwangen

La distrikto Aarwangen konsistis je ĝia dissolvo en la jaro 2009 el 24 komunumoj, el inter kiuj la urbo Langenthal estis la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Aarwangen42509,90321
Auswil4634,60322
Bannwil6594,80323
Bleienbach6655,70324
Busswil ĉe Melchnau1952,80325
Gondiswil7259,40326
Kleindietwil
(la 1-an de januaro 2011
integrita al Madiswil
)
4862,70328
Langenthal1477714,40329
Leimiswil
(la 1-an de januaro 2011
integrita al Madiswil
)
4124,60330
Lotzwil24316,20331
Madiswil215015,80332
Melchnau153110,40333
Obersteckholz3883,90334
Oeschenbach2633,90335
Reisiswil1842,00336
Roggwil37867,80337
Rohrbach13914,10338
Rohrbachgraben4236,50339
Rütschelen5594,00340
Schwarzhäusern4733,70341
Thunstetten29709,70342
Untersteckholz
(la 1-an de januaro 2010
integrita al Langenthal
)
1672,80343
Ursenbach9319,20344
Wynau15605,10345
Totale24418392720202

Eksteraj ligiloj