Albert Austin

Albert AUSTIN (1881-1953) estis angla aktoro, stelulo, reĝisoro, kaj scenaristo, fama ĉefe pro sia laboro en filmoj de Charlie Chaplin.

Albert Austin
Persona informo
Albert Austin
Naskiĝo13-an de decembro 1881 (1881-12-13)
en Birmingham
Morto17-an de aŭgusto 1953 (1953-08-17) (71-jaraĝa)
en Norda Holivudo
TomboFerncliff Cemetery vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupoaktorofilmreĝisoroscenaristo • filmaktoro vd
Aktiva dum1912–1930 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Birmingham, Warwickshire, Anglio kaj estis artisto de music hall antaŭ foriri al Usono kun Chaplin, ambaŭ kiel membroj de la trupo de Fred Karno en 1910. Lia aspekto estas karakterizita pro pentrita liphararo kaj kolera konduto. Li formis parton de la aktoraro de Chaplin kaj ludis helpajn rolojn en multaj el liaj filmoj, ofte kiel kontrapunkto de la stelulo kaj laborante kiel helporeĝisoro.

Post la disvolvigo de sonkino, li ŝanĝis al scenaristado, reĝisorado, kaj aktorado, ĉefe en komediaj kurtoj. Inter aliaj, li helpis Chaplin en la disvolvigo de la intrigo de The Adventurer (1917). Tamen li aperis listigita kiel kunlaboranto nur unufoje, nome por City Lights.

Kiel aktoro, li aperis en komedioj de Chaplin por Mutual Film Corporation. Poste li havis du mallongajn, nelistigitajn rolojn en unu el la mutaj komedioj de Chaplin faritajn jam en la sonepoko, City Lights (1931). Austin aperis ankaŭ por mallonge (kiel taksiisto) en la komenco de la kurto de Chaplin nome One A.M..

Li aperis ankaŭ en filmoj kun Jackie Coogan kaj Mack Sennett.

Eble la plej konata apero de Austin estis en la kurto de Chaplin nome The Pawnshop (La lombardejo). Austin eniras en lombardejo kun alarmhorloĝo, cele al ties lombardado. Por establi la valoron de la horloĝo, Chaplin dissekcias ĝin. Austin montras gapon dum Chaplin iom post iom detruas lian horloĝon, kaj poste redonas la peccojn reen al Austin.

Li havis la ĉefan rolon en la filmo de Mary Pickford nome Suds (1920), kie li kunstelulaj kiel kliento kiu lasas sian ĉemizon en ŝia lavejo. En tiu filmo li aperas sen sia komikista liphararo.

En siaj finaj jaroj li laboris kiel policano ĉe la studioj de Warner Brothers, laŭ​ la nekrologo de The New York Times.

Filmaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj