Birmingham

Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Anglio. Pri usona urbo nomita laŭ Birmingham temas artikolo Birmingham (Alabamo).

01° 53′ 37″ U / 52.48306 °N, 1.89361 °U / 52.48306; -1.89361 (mapo)

Birmingamo (angle Birmingham, pron. /ˈbɜːmɪŋəm/) estas kaj milionurbo kaj metropola distrikto en la angla regiono West Midlands. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 1 137 100 loĝantoj sur areo de 267,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 247 loĝantoj/km². Ĝi havas plurajn fervojstaciojn, el kiuj la ĉefa nomiĝas Birmingham New Street, kaj ankaŭ reton da kanaloj.

Birmingamo
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Birmingham
Moto: Forward
Kromnomoj: "Brum", "Brummagem"
LandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Konstitucia landoAnglio
RegionoWest Midlands
Metropola distriktoBirmingamo
Metropola provincoWest Midlands
SituoBirmingamo
 - koordinatoj52° 28′ 59″ N 01° 53′ 37″ U / 52.48306 °N, 1.89361 °U / 52.48306; -1.89361 (mapo)
Areo267,77 km² (26 777 ha)
Loĝantaro1 016 800 (2008)
Denseco3 797,29 loĝ./km²
Fondo7-a jarcento
HorzonoGMT (UTC+0)
 - somera tempoBST (UTC+1)
PoŝtkodoB
Telefona antaŭkodo0121
ISO 3166GB-BIR
NUTS 3UKG31
Situo de Birmingamo enkadre de Anglio
Situo de Birmingamo enkadre de Anglio
Situo de Birmingamo enkadre de Anglio
Vikimedia Komunejo: Birmingham
Retpaĝo: www.birmingham.gov.uk
Map
Urba pejzaĝo el la palaco de la jarcento
Kanalo en Birmingham
Preĝejo Sankta Marteno
Konsilantara domo de Birmingham

Historio

La unua mencio pri vilaĝo Birmingham okazis en 1086. En la 12-a jarcento bazarejo ekfunkciis, kiu iĝis tre grava en la regiono. En la 16-a jarcento oni komencis prilabori la feron, ja loke estis karbo kaj feroerco. Dum la industria revolucio la urbo iĝis industria centro. Ekde la 1760-aj jaroj multe da kanaloj konstruiĝis, kiuj tre helpis la liveradon. Ekde 1837 trajno trafikas. En 1900 oni fondis universitaton. Multe da partoj de la urbo suferis bombardadan damaĝon dum la 2-a mondmilito, kaj estis renovigita per multaj konstruaĵoj dum la jardekoj 1950a kaj 1960a.

La urbo havas slangan nomon "Brum", kaj la loka parolmaniero ("Brummie") estas por angloj tre facile rekonebla.

Vidindaĵoj

Servoj

Famuloj

Ĝemelurboj

Sporto

En la urbo aktivas interalie la futbala klubo Aston Villa.

Esperanto en Birmingham

Tie Mary L. Blake gvidis Esperanto-kurson en komenco de 20-a jarcento. Post tio fondiĝis urba Esperanto-klubo, kiu devis restrukturiĝi post ambaŭ mondmilito. Post la Dua Mondmilito interalie kiel kasisto en ĝi aktivis Ken Lawrence, dum kelkaj jaroj peranto de la Belarta Konkurso de UEA, ĝis li mortis en 1958.

Vidu ankaŭ

Vasta panoramo de Birmingham je majo 2009