Alfred Dreyfus

Alfred DREYFUS [alˈfʁɛd dʁɛˈfys] (naskiĝis la  9-an de oktobro 1859(nun 1859-10-09) en Mulhaŭzo — mortis la 12-an de julio 1935 en Parizo) estis juddevena franca oficiro, pri kiu estiĝis la tiel-nomata Dreyfus-afero, kiu estis politikosocia krizo de Francujo komenciĝinta fine de la 19-a jarcento.

Alfred Dreyfus
Persona informo
Naskiĝo9-an de oktobro 1859 (1859-10-09)
en Mulhouse,  Dua Franca Imperio
Morto12-an de julio 1935 (1935-07-12) (75-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialokorinfarkto
TomboTombejo de Montparnasse
Lingvojfranca
ŜtatanecoFrancio
Alma materFranca Politeknika Lernejo • École supérieure de guerre • Lycée Chaptal • Collège Sainte-Barbe
Subskribo Alfred Dreyfus
Familio
Frat(in)ojMathieu Dreyfus • Jacques Dreyfus
Edz(in)oLucie Dreyfus
InfanojPierre Dreyfus • Jeanne Lévy
ParencojJérôme Salomon
Henri Jacques Dreyfus
Okupo
Okupomilitisto • army officer
vdr

Dreyfus-krizo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dreyfus-skandalo.
Maloficirigo de Dreyfus.

Alfred Dreyfus estis filo de juda teksaĵ-entreprenisto el Mulhouse (Elzaso). Li studis de 1882 ĝis 1889 kaj iĝis profesia oficiro de la franca armeo. En 1894 li estis akuzita – intertempe kiel kapitano – je perfido de sekretoj al la Germana Imperio. Li estis juĝita fare de soldata tribunalo je ĝismorta ekzilo sur Diabloinsulo, Franca Gujano. En Francio okazis dum la proceso antisemitaj manifestacioj. La francan respublikon skuis la Dreyfus-afero. Baldaŭ montriĝis, ke la akuzoj uzis pruvojn falsitajn. Émile Zola kaj aliaj elpaŝis por la rehabilitado de Dreyfus. Mondkonata iĝis la letero de Zola J'accuse! (france por Mi akuzas) al la franca prezidento, kiu aperis en la gazeto L’Aurore.

En 1899 la proceso estis denove redaŭrigita. Oni juĝis pri Dreyfus je 10-jara prizono pro mildignaj cirkonstancoj. La franca prezidento klinis sin antaŭ la internacia kritiko kaj post dek tagoj donis amnestion por Dreyfus. En 1906 la verdikto estis nuligita de la kasacia kortumo. Reiĝinte armeano li ricevis la kavalirecon de la Honora Legio. Alfred Dreyfus oficiris en la unua mondmilito kiel vickolonelo en la franca armeo. Malgraŭ la rehabilitado de Dreyfus, la krizo akre damaĝis la prestiĝon de la tria franca respubliko.

Internacia signifo

La skandalo montris, ke la tiutempa antisemitismo kreskis al pli granda danĝero ol antaŭe. Tiu evoluo ne haltiĝis, sed pluiĝis ĝis almenaŭ la komenciĝo de la Dua Mondmilito, iniciatita de la antisemita naziisma reĝimo en Germanujo. Pri la rilato inter Dreyfus, la antisemitismo kaj la totalisma ŝtato skribis Hannah Arendt en sia libro La originoj de totalismo.

Filmoj

Pri Dreyfus kaj pri la Dreyfus-skandalo estis verkitaj pluraj filmoj:

  • Dreyfus de Richard Oswald (1930)
  • The Life of Emile Zola de Wilhelm Dieterle, kun Paul Muni kiel Zola kaj Joseph Schildkraut kiel Dreyfus (1937)
  • Prisoners of Honor de Ken Russell (1991)
  • L’affaire Dreyfus de Yves Boisset - duparta (1994)
  • J’accuse de Robert Bober kaj Pierre Dumayet (1998)