Almoharín estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la plej suda parto de la provinco kaj ankaŭ en la suda parto de la komarko aŭ distriktoSierra de Montánchez, je altitudo de 307 m; je 48 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 97,3 km².
La municipa teritorio estas flankita oriente de la Rivero Búrdalo, (tipa mediternea rivero, kun iom da akvokvanto el aŭtuno al printempo, sed preskaŭ seka somere, almenaŭ en la alta parto), kiu estas rekta alfluanto de la rivero Guadiana; sude de la ampleksa valo de Gvadiano, kaj sudokcidente de la montaretoj de Don Jose kaj La Parrilla, dependaj de la Sierra de San Pedro. Okcidente la anzinara ebenaĵo de Arroyomolinos de Montanchez, kaj nordokcidente de la sierra de Montánchez (ĉirkaŭ 1000 msmn), kaj norde de la Sierra de San Cristóbal (856 m) kaj Cancho Blanco (ĉ. 940 m). La monto de la Sierra de San Cristóbal, pro la proksimeco kaj pro sia morfologio iĝas simbolo de la vilaĝo. La resto de la teritorio estas ondeca, sen grandaj krutaĵoj.
Agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe plie konstruado kaj servoj, helpitaj de la proksimeco de urbo Miajadas kaj de la regiona ŝoseo de Miajadas al Cáceres. Estas iom da industrio rilata al la transformado de agrikulturo, ĉefe figoj, kaj brutobredado, kun fabriketoj de figobombonoj kaj fermeblaro. Sude de la teritorio ĉe la rivero Búrdalo estas zono de vitejoj kun kultivoj de irigacio, kie oni kultivas ĉefe tomaton, rizon kaj maizon, pli tradicie figarboj kaj vitejoj. Pri brutobredado ĉefe bovoj kaj ŝafoj.
Estas restaĵoj de la epoko de la Romia imperio, (restaĵoj de entombigoj) kaj eble estis domaro ĉe fortikaĵo (en la zono konata kiel la Castillo (Kastelo)), dum la frua Mezepoko. Certas ke dum la araba epoko tiu fortikaĵo konsolidiĝis kaj eĉ la toponimo aktuala estas de araba deveno, pli precize de la epoko de la invadoj de Almoravidoj (11-a jarcento); tiam setlis definitive la kerno de populacio.
Almoharín estis konkerita de la trupoj de la Reĝo Alfonso la 9-a de Leono dum la unua triono de la 13-a jarcento (ĉirkaŭ 1223-1230). Regis la vilaĝon la Ordeno de Santiago, poste ĝi apartenis al la Senjorlando de Medellín kaj poste al tiu de Montánchez.
En 1598 la vilaĝo, pere de pago, “akiris” la titolon de Villa, “sendependiĝantee” iel el pago de impostoj al Senjorlando de Montánchez, dependiĝante nur de tiam de la Reĝo, tiam Filipo la 2-a.