Amfetamino

kemia kombinaĵo
Amfetamino
Plata kemia strukturo de la
Amfetamino
Tridimensia kemia strukturo de la
Amfetamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Alodeno
  • Fenamino
Kemia formulo
C9H13N
CAS-numero-kodo300-62-9
ChemSpider kodo13852819
PubChem-kodo3007
Merck Index15,2956
Fizikaj proprecoj
Aspekto0.936
Molmaso135.206 g·mol-1
Fandpunkto11.3 °C
Bolpunkto203 °C
Refrakta indico 1,5189
Ekflama temperaturo26.7 °C
Acideco (pKa)10.01
SolveblecoAkvo:Malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50)180 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR11 R23/24/25 R39/23/24/25[1]
SekurecoS16 S36/37 S45 S7
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema06 – Venena substanco
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH226, H300
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P233, P240, P241, P242, P243, P264, P270, P280, P301+310, P303+361+353, P321, P330, P370+378, P403+235, P405, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amfetamino (mallongigo de la substanconomo alfa-metilfenetilamin') estas plene laboratorie produktata substanco el la substancogrupo de amfetaminoj, parto de la substancoklaso de feniletilaminoj. Amfetamino efikas forte psike stimulige kaj vekige, krome bremsas la apetiton, kaj estas kutima neleĝa drogo. Variaĵoj de amfetamino, kiuj ekefikas malpli rapide kaj tial ne havas la drogan, psike stimuligan efikon, kiel kuraciloj uzatas en la terapio de atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP) aŭ inverse de narkolepesio, malsano de ne-mem-kontrolebla dumtaga dormado.

Al la substancogrupo de amfetaminoj, kompreneble nomata laŭ la baza substanco amfetamino, apartenas multaj pliaj psikoaktivaj drogoj, ekzemple N-metilamfetamino kaj Efedrino, kiu nature troveblas en la planto efedro (latine Ephedra). Ĉiuj tiuj substancoj stimulas kaj aktivigas la simpatikan parton de la aŭtonoma nerva sistemo.

Referencoj

Vidu ankaŭ