Arabio

duoninsulo en okcidenta Azio, nordorienta de Afriko, suda de la Persa Golfo kaj Irano
(Alidirektita el Araba Duoninsulo)

Arabio estas duoninsulo en sud-okcidenta Azio, la plej granda en la mondo; Araboj nomas ĝin "insulo de araboj" (ĝazirat al arab). Arabio, ArabujoAraba Duoninsulo estas hejmlando de la araba loĝantaro, lingvo kaj kulturo, ankaŭ mondreligio Islamo. Preskaŭ ĉiuj ŝemidaj triboj, kiuj en antikveco transmigris al Mezopotamio kaj Palestino, originas de la centra Arabio. La centra parto de Arabio neniam estis konkerita de iuj imperioj kaj ĝi ĉefrolis en la historio de multaj muzulmanaj regnoj.

Arabio
arabe شبه الجزيرة العربية
duoninsulo
Du lokoj en Araba subkontinento - supre: Omano, sube: Jemeno
Alia nomo: Araba duoninsulo
KontinentoAzio
Landoj
Historiaj regionojReĝlando Ŝeba, Sasanidoj, Nabateo
Parto deMezoriento
MontarojĜabal Haraz, Montaro Heĝazo
Najbaras kun
Kelkaj urboj
RiveroAaragah Jemeno
Plej alta punkto
 - situoĜabal an-Nabi Ŝuajb, Provinco Sanao, Jemeno
 - alteco3 666 m s. m.
Areo3 237 500,0 km² (323 750 000 ha)
Loĝantaro63 700 000 (2011) takso
Dezertoj
Tektona platoArabia plato
HorzonoUTC (UTC+3, + 4)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
NomoMalnova Urbo de Sanao
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro1986 (#10)
Numero385
RegionoArabaj ŝtatoj
Kriteriojiv, v, vi
KrudmaterialojNafto, Tergaso
ReligioIslamo
Araba duoninsulo
Araba duoninsulo
Araba duoninsulo
Landoj de Araba duoninsulo
Landoj de Araba duoninsulo
Landoj de Araba duoninsulo
Vikimedia Komunejo: Arabian Peninsula

Areo ĉirkaŭ 2,7 mln kv.km.Loĝantaro pli ol 35 mln. Ĉirkaŭita de Ruĝa Maro (okcidente), Adena Golfo kaj Araba Maro (sude), Omana Golfo kaj Persa Golfo (oriente). Plimulte - ebenaĵoj kaj plataĵoj, en okcidenta kaj sudo - altaj montoj, alteco ĝis 3600 m. Klimato tropika, seka (100–200 mm jare). Plejparte dezertoj - Araba dezerto (Nefudo, Daĥnao, Rub-al-Ĥalo kaj Tihamaho). Gravaj krudaĵoj de nafto.

En Arabio troviĝas la jenaj ŝtatoj: Sauda Arabio, Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno.

Kulturo

Juna saudaraba virino vestita en islama vestaro tiel, kiel postulas tion ŝario

La duoninsula arabasuda araba dialekto temas pri la variaĵoj de la araba, kiujn oni parolas en la Araba Duoninsulo. Tio inkludas la landojn Sauda Arabio, Jemeno, Omano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kuvajto, Barejno, Kataro, suda Irako, kaj la tribaj popoloj (la historiaj loĝantoj) de Jordanio.

Esperanto

Arabujo. En 1905 en Aden propagandis Cap. H. E. Jacob. En 1907 kaj 1908 aperis lernolibro por araboj (de Muusbah, 43 p. kaj de Haddad, 56 p.) I. ŜIRJAEV.

Vidu ankaŭ