Ruĝa maro

golfo de la Hinda Oceano, inter Arabio kaj Egiptio

La Ruĝa Maro troviĝas inter Afriko kaj Araba Duoninsulo, kaj havas bordojn kun Eritreo, Sudano, Egiptio, Sauda Arabio kaj Jemeno. Ĝia longeco estas 2250 kilometroj, kaj ĝi havas maksimuman larĝecon de 355 kilometroj. Ĝia maksimuma profundo estas 2130 metroj.

Ruĝa maro
maro

Mapo de Ruĝa maro kaj ĉirkaŭaĵo.

Mapo de Ruĝa maro kaj ĉirkaŭaĵo.
Profundeco
  Maksimuma3 039 m
Larĝeco350 km
Longeco2,000 km
Areo450,000 km²
Supra tutaĵoHinda oceano
Najbaraj tutaĵojAraba maro
Mediteraneo
KontinentoAzio
Afriko
Landoj Egiptio
 Sudano
 Eritreo
 Ĝibutio
 Jemeno
 Sauda Arabio
 Jordanio
 Israelo
vdr

Ĉe la nordo, la Ruĝa Maro konektas kun Sueza Golfo apud la Sinaja Duoninsulo, kaj kun la Akaba Golfo. Ĉe la sudo, ĝi konektiĝas kun la Adena Golfo, kiu estas parto de Araba maro (tra Bab al-Mandab).

La havenoj estas Ĝido en Sauda Arabio kaj Mukala de Jemeno; ankaŭ Suezo kaj Port Sudan estas gravaj kaj ankaŭ notindas la urbo El Gouna en Egiptio.

En 1869 estis malfermita la Sueza Kanalo, pro kio la Ruĝa Maro fariĝis grava komerca vojo por ŝipirado inter Azio kaj Eŭropo.

La insuloj de Ruĝa maro estas:

Biogeografie, la Ruĝa Maro estas unu el la 43 maraj ekoregionoj de la tutmondaj 200, kiuj inkluzivigas ĉiujn ekoregionojn elektitajn de la Monda Natur-Fonduso (WWF) pro graveco rilate al naturprotekto.

Eksteraj ligiloj