Atkár
Atkár (atkAr) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Gyöngyös.
Bazaj informoj
- Areo: 34 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.7183/19.8915
- Loĝantaro: 1680
- Poŝtkodo: 3213
- Telefonprefikso: 37
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo M3 inter Budapeŝto kaj Miskolc preteriras. Gyöngyös troviĝas 10, Hatvan 22, Jászberény 30, Eger 50 km-ojn.
Historio
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj kuprepoko. La unua mencio devenis el 1325 en formo Athkar. Ekde 1486 oni kulturas vinberojn. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. La refondiĝo okazis en la 18-a jarcento.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo el la 17-a jarcento
- ŝtona statuo pri Dolora Patrino
- kastelo de Dőry (dOri) kun parko
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov