Audrey Hepburn

Audrey HEPBURN propranome Audrey Kathleen van Heemstra Hepburn-Ruston, mallongigite Audrey Ruston, (naskiĝinta la 4-an de majo 1929, mortinta la 20-an de januaro 1993) estis usona aktorino de nederlanda-britia deveno, unu el la plej konataj vizaĝoj de filma ekrano de la dua duono de la 20-a jarcento, portantino de premioj Oskaro, Tony, Emmy kaj Grammy.

Audrey Hepburn
Oskar-premiito
Persona informo
Audrey Hepburn
NaskonomoAudrey Kathleen Ruston
Naskiĝo4-an de majo 1929 (1929-05-04)
en Rue Keyenveld - Keienveldstraat, Elsene,  Belgio
Morto20-an de januaro 1993 (1993-01-20) (63-jaraĝa)
en Tolochenaz
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkojlorektuma kancero vd
TomboCemetery of Tolochenaz vd
Lingvojanglanederlandafranca vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Subskribo Audrey Hepburn
Memorigilo Audrey Hepburn
Familio
PatroJoseph Victor Anthony Hepburn-Ruston vd
PatrinoElla van Heemstra vd
GefratojArnoud Quarles van Ufford • Ian Quarles van Ufford vd
Edz(in)oMel Ferrer (1954-1968)
Andrea Dotti (1969-1982)
AmkunuloRobert Wolders vd
InfanojSean Hepburn Ferrer • Luca Dotti vd
Profesio
Alia nomoEdda van Heemstra vd
Okupoteatra aktoro • modelo • filmaktoro • filantropodancistobaleta dancistoaktoro • humanitaristo vd
Laborkampoaktorado • kina aktorado • organizaĵo por helpado vd
Aktiva enUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Aktiva dum1948-1989
Verkado
VerkojSabrina ❦
Funny Face ❦
Roman Holiday ❦
The Nun's Story ❦
Breakfast at Tiffany's ❦
Charade ❦
My Fair Lady ❦
Wait Until Dark vd
En TTTOficiala retejo vd
Aktorado
Oskar-premio
Plej bona aktorino
1953 - Roman Holiday
Jean Hersholt Humanitarian Award
1993 - por humanitara helpo
Premio Ora Globo
Plej bona aktorino en filma dramo
1954 - Roman Holiday
Cecil B. DeMille Award
1990 - por tutviva alporto
Premio BAFTA
Plej bona aktorino
1953 - Roman Holiday
1959 - The Nun's Story
1964 - Charade
Grammy
Plej bona paroliga albumo por infanoj
1994 - Audrey Hepburn's Enchanted Tales
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kvankam ŝi naskiĝis en Bruselo, pro la milito ŝi travivis sian infanaĝon en multaj landoj de Eŭropo. Ŝia patrino devenis el tre malnova kaj signifa nederlanda familia nobelaro (familio de van Heemstra), la familia nomo Hepburn poste devenas de skotaj nobelaj antaŭuloj de ŝia patro Joseph Ruston.

En la jaro 1953 la juna, preskaŭ nekonata aktorino subite fariĝis mondfama: pro la ĉefrolo en la filmo Roman Holiday, kiu unu jaron poste estis honorata per Oskaro. Per sia knabineca gracio Audrey Hepburn kreis tute novan virinan rolobildon, kiu agrable kontrastis al la tiutempaj idealoj de aŭ patrinecaj aŭ sekse allogaj protagonistinoj. Ŝi brilis en komediaj kaj seriozaj roloj; ekde 1988 ŝi ankaŭ engaĝiĝis por UNICEF. Audrey Hepburn mortis pro intesta kancero en Tolochenaz, Svislando).

Listo de filmoj

  • Roman Holiday (Usono, 1953)
  • Sabrina (Usono, 1954)
  • War and Peace (Usono/Italio, 1956)
  • Funny Face (Usono, 1957)
  • Love in the Afternoon (Usono, 1957)
  • Breakfast at Tiffany's (Usono, 1960)
  • The Unforgiven (Usono, 1960)
  • Charade (Usono, 1963)
  • My Fair Lady (Usono, 1964)
  • Two for the Road (Usono, 1966)
  • Wait Until Dark (Usono, 1967)
  • Robin and Marian (Usono, 1975)
  • Always (Usono, 1989)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj