Bajoj

La bajoj estas etno de Ĉinio. Ili havas longan historion kaj brilan kulturon. Antaŭ tre longe iliaj prapatroj vivis en la regiono Erhai, Yunnan-provinco. Ili, duonkavernuloj, entreprenis terkulturadon, brutobredadon kaj fiŝkaptadon, uzante ŝtonajn ilojn simplajn, sed poluritajn. Antaŭ pli ol 2 mil jaroj ili jam ekuzis metalajn laborilojn por disvolvi terkulturadon kaj brutobredadon. Pli ol 90% da bajoj sin okupas pri terkulturado, pro tio la agrikultura nivelo estas relative alta.

Bajoj
etno
ĉintibetaj gentoj
Suma populacio
1 933 510
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
Azhaliism • Benzhuism
vdr
baja dancistino

En 1956 oni oficiale nomis ilin Baj-nacio laŭ ilia volo.

Ili havas la Torĉan Feston kaj Sanyuejie-feston. En la festaj tagoj okazas konkursoj de ĉevaloj, drak-boatoj, kantado kaj aliaj aktivadoj.

La bajaj viroj portas blankajn veston kaj kapveston, kaj la virinoj faras sian kapveston el diverskoloraj lanaj fadenoj kun pendaĵo flanke.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj