Bakersfield


Bakersfield estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Kern. Ĝi estas ankaŭ universitata urbo.

Bakersfield
urbo de Usono • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo93220, 93241, 93301–93309, 93311–93314, 93263, 93380–93390, 93399
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro403 455  (2020) [+]
Loĝdenso1 037 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 119° 1′ U (mapo)35.373333333333-119.0188888888935° 22′ N, 119° 1′ U (mapo) [+]
Alto123 m [+]
Areo389,17646 km² ( 389 17. 646 ha) [+]
Horzonopacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Bakersfield (Kalifornio)
Bakersfield (Kalifornio)
DEC
Bakersfield
Bakersfield
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Bakersfield

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bakersfield, California [+]
vdr
Situo de Bakersfield en Kalifornio

Bazaj informoj

Panoramo en Bakersfield

Geografio

Bakersfield situas ĉe la suda fino de la Valo San Joaquin laŭ malgranda rivero Kern en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta-meza parto de la subŝtato. Fresno kaj Los-Anĝeleso troviĝas po 180, Sakramento 480 km.

Historio

Jam ok mil jarojn antaŭe vivis tie homoj. En 1776 la hispana pastro Francisco Garcés estis la unua eŭropano tie. Ĝis la 1820-aj jaroj nur meksikaj setlantoj alvenis. En 1848 oni trovis oron en Kalifornio, tial setlantoj inundis la valon. Indianoj devis retiriĝi al rezervejoj, dume oni trovis ankaŭ nafton en 1865. Tiutempe la nuna Bakersfield estis konata kiel Kern Island, kie estis iom da kabanoj. En 1869 Bakersfield fondiĝis kaj ĝi estis nomita pro la kolonelo Thomas Baker. Bakersfield urbiĝis en 1873 kaj en la sekva jaro ĝi iĝis administra centro de la kantono. En 1952 sismo okazis.

Klimato

Bakersfield situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-25 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 37 °C, la malvarmo kulminas inter decembro-januaro kun rekordo 4 °C. Jare pluvas po 164 mm. Tre malofte neĝas kaj frostas.

Trafiko

La unua baptista preĝejo en Bakersfield
Teatrejo de Bakersfield

Bakersfield havas herbokovritan flughavenon, apude trejnan bazon pri helikopteroj. Aŭtoŝoseoj kuras al Los-Anĝeleso, Fresno kaj Arizono. La urbego havas trairan fervojan linion. En Bakersfield aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

Gravuloj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans el la anglalingva Vikipedio, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj.
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Bakersfield interne en la sudokcidenta parto
Larĝa panorano de Bakersfield