Bantua lingvaro

lingvaro de sub-Sahara Afriko

La bantua lingvaro estas subgrupo de la volta-kongo-branĉo de la niĝerkonga lingvaro. Ekzistas proksimume 500 bantuaj lingvoj, kiuj estas parolataj de proksimume 200 milionoj da homoj. Ili disvastiĝis en la tuta meza kaj suda Afriko kaj tie en ĉiuj ŝtatoj estas la plej multe parolataj lingvoj, ankaŭ se kiel oficiala lingvo plej ofte ankoraŭ estas uzata la angla, francaportugala.

La proksimuma distribuo de la bantuaj lingvoj (oranĝe) ene de aliaj afrikaj lingvoj.

En la nordokcidento la bantu-regiono limas al la ceteraj niĝerkongaj lingvoj, en la nordoriento al nilosaharaj kaj afrik-aziaj (pli precize kuŝidaj lingvoj). En la sudokcidento la kojsanaj lingvoj formas enklavon de la bantu-regiono (vidu la mapon).

La scienco pri la bantuaj lingvoj kaj la kun ili ligitaj kulturoj kaj popoloj nomiĝas bantuiko. Ĝi estas subfako de la afrikiko.

La vorto bantu

lingvosingularopluralo
konga, ganda,
ruanda, zulua
mu-ntuba-ntu
hereramu-nduva-ndu
lingalamo-toba-to
sotamō-thōbā-thō
svahilam-tuwa-tu

La plej parolantoriĉaj bantuaj lingvoj

Bantuaj lingvoj kun minimume 3 milionoj da parolantoj

lingvoalternativa
nomo
nombro de-
parolantoj
Guthrie-
zono
ĉefa disvastiĝejo
svahilaKiswahili30–40 mi-ojG40Tanzanio, Kenjo, Ugando, Ruando, Burundo, Kongo, Mozambiko
ŝonaChishona11 mi-ojS10Zimbabvo, Zambio
zuluaIsizulu10 mi-ojS40Sudafriko, Lesoto, Svazilando, Malavio
njanĝaChichewa10 mi-ojN30Malavio, Zambio, Mozambiko
lingalaNgala9 mi-ojC40Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo
ruandaKinyarwanda8 mi-ojJ60Ruando, Burundo, Ugando, Kongo
kosaIsixhosa7,5 mi-ojS40Sudafriko, Lesoto
lubaChiluba6,5 mi-ojL30Kongo
kikujaKikuyu5,5 mi-ojE20Kenjo
kitubaKutuba5 mi-ojH10Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo (kongo-baza kreola lingvo)
gandaLuganda5 mi-ojJ10Ugando
burundaKirundi5 mi-ojJ60Burundo, Ruando, Ugando
makua? aŭ emakua?Makhuwa5 mi-ojP30Mozambiko
sotaSesotho5 mi-ojS30Lesoto, Sudafriko
cvanaSetswana5 mi-ojS30Bocvano, Sudafriko
umbundaUmbundu4 mi-ojR10Angolo (Benguelo)
pedaSepedi, nord-sota4 mi-ojS30Sudafriko,

Bocvano

lujaLuluyia3,6 mi-ojJ30Kenjo
bembaChibemba3,6 mi-ojM40Zambio, Kongo
congaXitsonga3,3 mi-ojS50Sudafriko, Mozambiko, Zimbabvo
sukumaKisukuma3,2 mi-ojF20Tanzanio
kambaKikamba3 mi-ojE20Kenjo
kimbundaKimbundu3 mi-ojH20Angolo (Luando)
FiotaKabinda, ibindaH20Angolo, Kabindo

Aliaj

Eksteraj ligiloj