Bocvano

lando en suda Afriko, sen marbordo, apud Respubliko Sud-Afriko, Namibio, Zimbabvo, kaj Zambio

Bocvano, signifante "lando de cvanoj," oficiale la Respubliko Botsvano (angle Republic of Botswana, cvane Lafatshe la Botswana), estas stabila lando en la centro de suda Afriko. Ĝi iĝis sendependa ŝtato en 1966, ĝis tiam estis sub Brita protektorato (iama nomo Beĉuanalando).

Respubliko Bocvano
Republic of Botswana
Lafatshe la Botswana

Flago de Bocvano

Blazono de Bocvano

DetalojDetaloj
Nacia himno: Fatshe leno la rona
Estu Beata, ĉi tiu Lando Nobla
Nacia devizo: Pula
Pluvo
suverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
ĈefurboGaberono
Oficiala(j) lingvo(j)angla
cvana
Uzata(j) lingvo(j)Cvana

Angla

Plej ofta(j) religio(j)kristanismo
Areo581 730 km²[1]
- % de akvo2,6 %
Loĝantaro2 291 661 (2017, estis 2155784 en 2014)[2]
Loĝdenso3,71 loĝ./km²
Loĝantojcvanoj
kalangoj
Vivolongo50,16 jaroj
Horzono+2
Interreta domajnobw
LandokodoBW
Telefona kodo267
Plej alta punktoOtse Hill
Plej malalta punktoLimpopo
Politiko
Politika sistemorespubliko
ŜtatestroMokgweetsi Masisi
ĈefministroMokgweetsi Masisi
Nacia tago30-a de septembro
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando30-a de septembro 1966
Ekonomio
Valutobocvana pulao (BWP)
MEPlaŭ 2007
– suma$18,72 mlrd
– pokapa$ 14.700
vdr

Nun ĉi tiu estas unu el la politike kaj ekonomie plej stabilaj landoj de Afriko. Ne ekzistas malriĉecon kaj malsaton do multe ol en multaj aliaj landoj en Afriko. La nigra plejo kaj la blanka malplimulto havas relative afablajn rilatojn. Ĝi havas la plej grandan diamanteksportanton en la mondo kaj la plej rapide kreskantan ekonomion en Afriko.[3]

Historio

Vidu ankaŭ

Politiko

Interna politiko

Ekde sendependeco en 1966 la landon regas la Bocvana Demokrata Partio. Dum la balotado en 2004 ĝi gajnis 44 de la 57 seĝoj. La aliaj seĝoj estis gajnitaj de la ĉefaj kontraŭstaraj partioj Bocvana Nacia Fronto kaj la Bocvana Partio de la Kongreso. De 2007 la Bocvanan Demokratan Partion estras Ian Khama, filo de la unua bocvana prezidento.[3]

Ekstera politiko

Bocvano apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Referencoj

Vidu ankaŭ