Belle-Île-en-Mer

(Alidirektita el Belle-île)

Belle-Île-en-Mer (franca elparolo: [bɛl il ɑ̃ mɛʁ], laŭvorte “bela insulo en maro”, bretone: Ar Gerveur) estas franca atlantika insulo, situanta sude de Bretonio. Ĝi havis 5 270 loĝantojn en 2012.[1]

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Belle-Île-en-Mer
Mapo de Belle-Île-en-Mer
insulo
SituoAtlantiko
Geografia situo, 3° 11′ 10″ U (mapo)47.327887-3.18609247° 19′ 40″ N, 3° 11′ 10″ U (mapo) f1
Belle-Île-en-Mer (Morbihan)
Belle-Île-en-Mer (Morbihan)
DEC
Belle-Île-en-Mer
Belle-Île-en-Mer
Lokigo de Morbihan en Francio

Map

Areo85,63 km² f4
ŜtatoFrancio Francio
TeritorioDepartemento Morbihan en regiono Bretonio
Loĝantaro5 270 (2012)
62 loĝ./km²
Ĉefa lokoLe Palais
vdr

Geografio

Marbordo en Belle-Île-en-Mer

Belle-Île-en-Mer situas en suda Bretonio, 12 km sude de Quiberon. Ĝi estas proksimume 17 km longa kaj 8 km larĝa.


Administrado

La teritorio de la insulo kongruas kun la kantono Belle-Île-en-Mer, kiu inkluzivas kvar komunumojn:

Historio

La angla albordiĝo de 1761, en la sepjara milito. La insulo estis okupita ĝis en 1763.

Ekde de 1765, 78 familioj (iom pli ol 300 personoj) de akadianoj rifuĝintoj de la « Elpelo de la akadianoj » de 1755 ekloĝis en Belle-Île.[2]

Megalitoj kaj tumuloj

La menhiro Jean

El la vico de menhiroj kiuj konsistigis unikan linion trairantan la insulon laŭ ties larĝo kaj kiu estis atestita en 1701,[3] nur tri estas ankoraŭ videblaj (Tiu de Kervarigeon, la du de Kerlédan : Jean (ĉi bildo), kaj Jeanne) : la aliaj megalitoj estis detruitaj, iuj tajlitaj por konstruŝtonoj.

Havenoj

Belle-île havas du ĉefajn havenojn, tiun de Le Palais kaj tiun de Sauzon, kaj ankaŭ dudekon da naturaj havenoj por ŝirmi boatojn.

Lumturoj

Belle-île estas signalizita per tri lumturoj : la lumturo de Goulphar, la lumturo de Poulains kaj la lumturo de Kerdonis.

La granda lumturo de Belle-île estas vizitebla.

Rimarkindaj lokoj de Belle-Île

  • La citadelo Vauban en Le Palais,[4] ano de la Fortikaĵoj de Vauban.
  • La fortikigita urba ĉirkaŭmurego de Le Palais,[5] la sola de la 19-a jc, kiu restas en sia origina stato.
  • La pingloj de Port-Coton, senmortigitaj de la pentristo Claude Monet, kiuj similas al la Sfinkso, al la busto de Ludoviko la 14-a, al la Monteto Sankta-Mikaelo, ktp.
  • La groto de la Apoteko. Larĝa mara groto, trairanta rokan pinton, tiel nomita pro la multaj birdonestoj, situantaj laŭlonge de la vandoj, kiuj pensigas pri potoj sur bretoj de antaŭlongaj apotekoj. Tiuj nestoj malaperis pro turisma ĉasado kiu okazis fine de la 18-a jc.
  • La haveno de Sauzon kun koloraj fasadoj kaj ŝutroj de modestaj domoj.
  • La lumturo de Goulphar, konstruita inter 1826 kaj 1835, alta je 52 metroj.[6]
  • La pinto de Poulains, insula promontoro fronte al la plej oftaj ventoj.[7]
  • La marbordaj padoj, ĉirkaŭ la insulo, kiuj ebligas laŭiri la klifojn de la sovaĝa marbordo (unusemajna marŝado).
  • La fuorto de Sarah Bernhardt ĉe la Pinto de Poulains.
La citadelo de Le Palais.
La Bela Fontano

Vidu ankaŭ

Referencoj