Morbihan

franca departemento

Morbihan [mɔʁbiɑ̃] estas departemento de Bretonio, la plej okcidenta regiono de Francio. Ĝia nomo devenas de la bretona Mor-Bihan signifante Malgranda Maro. La departemento situas sude de Bretonio. La Mor-Bihan-a golfo estas tre fama pro sia belegeco kun multaj insuloj, inter kiuj estas Île-aux-Moines (“insulo de la monaĥoj”, bretone Enizenac’h).

Morbihan
Insigno de Morbihan
Situo de Morbihan
departemento de Francio
Administrado
Lando Francio
RegionoBretonio
Numero56
PrefektejoVannes
SubprefektejojLorient
Pontivy
Prezidanto de la
departementa konsilio
François Goulard
PrefektoThomas Degos
Statistikaĵoj
Loĝantaro768 687 (2021)
Areo6 823 km²
Loĝdenso113 /km²
Subdividoj
Arondismentoj3
Kantonoj21
Komunumaroj21
Komunumoj256
vdr

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Ĉefaj urboj

Mapo de la departemento Morbihan kun la nunaj administraj limoj kaj ĉefaj urboj
  • Vannes (bretonlingve Gwened): 52 683 loĝantoj en 2009
  • Lorient (An Oriant): 61 548 en 2011
  • Pontivy (Pondivi): 13 693 en 2008

La departemento entute enhavas 256 komunumojn.

Mapo de Morbihan

Lingvoj

Oni ĉie parolas la francan lingvon sed ankaŭ viglas la originaj lingvoj: la bretona okcidente (kelta lingvo) kaj la galoa lingvo oriente (latinida lingvo). En 2003, oni taksis, ke estas 50 000 bretonlingvaj uzantoj.[1]


Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj