Benevento

komunumo de Italio

Benevento (beneˈvɛnto) estas urba komunumo de Italio. Tie Sankta Januaro estis episkopo. Ĝi situas en la regiono Kampanio kaj estas la administra kaj kultura centro de la samnoma provinco Benevento. Fine de 2023 en la komunumo vivis 56 201 loĝantoj sur areo de 130,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 430 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Apostolo Bartolomeo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Benevento
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Kampanio
ProvincoBN Benevento
Geografia situo, 14° 47′ O (mapo)41.13333333333314.78333333333341° 8′ N, 14° 47′ O (mapo)
Alto super marnivelo135 m
Areo129 km²
Loĝantaro56 201 (2023)
Loĝdenso430 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojApollosa, Castelpoto, Foglianise, Fragneto Monforte, Paduli, Pesco Sannita, Pietrelcina, San Giorgio del Sannio, San Leucio del Sannio, San Nicola Manfredi, Sant'Angelo a Cupolo kaj Torrecuso
PatronoApostolo Bartolomeo
Festa tago24-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj(itale) beneventani
Poŝtkodo82100
Imposta kodoA783
Kodo laŭ ISTAT062008
Telefona prefikso0824
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaras la komunumoj Apollosa, Castelpoto, Foglianise, Fragneto Monforte, Paduli, Pesco Sannita, Pietrelcina, San Giorgio del Sannio, San Leucio del Sannio, San Nicola Manfredi, Sant'Angelo a Cupolo kaj Torrecuso.

Historio

La urbo kiu hodiaŭ nomiĝas Benevento komence havis nomon Maloenton (latine: Maleventum) kaj estis samnita urbo. En 275 a.K. la Romianoj tie venkis Pirhon kaj kaptis la urbon; ili ŝanĝis la nomon de Maleventum al Beneventum (latine male = malbone, bene = bone).

La Arko de Trajano en Benevento, gravurita de Piranesi

Ĉirkaŭ 100 jarojn post la fino de la Okcidenta Romia Imperio, en 571, la Lombardoj fondis la duklandon Benevento, kiu iĝis princlando ekde 840 kaj falis en 1053. De 1130 ĝis 1860 Benevento apartenis al la ĉefa ŝtato de Suditalio (Reĝlando de Sicilio, Reĝlando de Napolo, Reĝlando de la Du Sicilioj), sed ankaŭ tenis preskaŭ ĉiam apartan rilaton kun la papo. Sub Napoleono dum malmultaj jaroj revivis la princlando de Benevento (1806-1814).

En 1860 Benevento iĝis parto de la ĵus kreita Reĝlando de Italio.

Vidindaĵoj

La preĝejo de Sankta Sofia en Benevento
La Lepra Ponto (Ponte Leproso)
  • La Preĝejo de Sankta Sofia, dediĉita al la Dia Saĝo, estas tre grava konstruaĵo lombarda de la 8-a jarcento.
  • La Katedralo estis ankaŭ konstruita de la lombardoj, sed estis pligrandigita en la 13-a jarcento; ĝi estis severe detruita dum la 2-a Mondmilito, krom la fasado, la turo kaj la kripto.
  • La Preĝejo de Sankta Bartolomeo, ankaŭ konstruita de la lombardoj, sed rekonstruita unue en la 12-a jarcento kaj due en la 18-a jarcento, konservis de 838 al 983 la korpon de la Apostolo Bartolomeo, kiu poste estis portita parte al Romo kaj parte en Germanion (la loka tradicio tamen asertas ke ĝi restis en Benevento danke al ruza trompo).
  • La Arko de Trajano, konstruita de Trajano ĉirkaŭ en la jaro 115, disigita de la apudaj konstruaĵoj en 1850, estas preskaŭ sendomaĝa.
  • La Romia Teatro estis inaŭgurita de Hadriano en 126.
  • La Lepra Ponto (itale: Ponte Leproso) estas romia ponto kiu eble ricevis la nunan nomon dum la Mezepoko pro supozita apuda malsanulejo por lepruloj.
  • La Kastelo de la Regantoj (itale: Rocca dei Rettori) datiĝas je diversaj jarcentoj de la Mezepoko.
  • La Obelisko, egipta obelisko kiun la Romianoj portis en Benevento pro templo de la diino Iziso.
  • La Lombardaj Muregoj.

Rilatoj al Esperanto

La urbo en la dua duono de la 20-a jarcento havis viglan Esperanto-grupon. Ekzistas urba strato Via dell'Esperanto.

Famuloj


Eksteraj ligiloj

panoramo