Billy Graham

Billy GRAHAM (naskiĝis la 7-an de novembro 1918 - mortis la 21-an de februaro 2018) estas fama evangeliisto kaj predikisto en Usono, kiu tre lerte eluzis la amaskomunikilojn. Li kredas je la plenkreska kristaniĝo.

Billy Graham
Persona informo
Billy Graham
NaskonomoWilliam Franklin Graham Jr.
Naskiĝo7-an de novembro 1918 (1918-11-07)
en Charlotte
Morto21-an de februaro 2018 (2018-02-21) (99-jaraĝa)
en Montreat
Mortis proParkinsona malsano vd
ReligioBaptismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materWheaton College • Universitato de Bob Jones • Trinity College vd
PartioDemokrata Partio vd
Subskribo Billy Graham
Familio
Edz(in)oRuth Bell Graham vd
InfanojFranklin Graham • Anne Graham Lotz vd
Profesio
Okupoteologo • aŭtobiografo • kleriko • predikisto • pastro vd
LaborkampoBiblio • Protestanta teologio • Evangeliismo vd
Aktiva dum1947– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
v • d • r
Billy Graham en 1966

Lian unuan ses-semajnan organizan serion en Los Angeles kaj komunikis la radio en 1949 kaj li kiel preskaŭ aŭtodidakta teologo uzis inter la unua la televidion por komuniki la preĝojn.

Onidire li predikis dum sia vivo antaŭ pli ol kvaronmiliardo da kreduloj.

Li havis komence forte kontraŭkomunisman sintenon, sed - laŭ atesto de la predikisto - je Dia sufloro atentigis pri tio, ke malfermiĝas antaŭ li la landoj fermitaj per fera kurteno. Kaj jen: ekde la 1970-aj jaroj li ricevis eblecojn por prediki en Orient- kaj Mez-Eŭropo.

Li diferenciĝas de la aliaj predikistoj eĉ en tio, ke li ne fondis propran eklezieton por distri la spektantojn per tieaj televidaj ŝoprogrameroj. Lia stilo iĝis senornama, precipe ekde la 1970-aj jaroj.

Lia plej grava novaĵo estis, ke li povis komuniki kun kredantoj de aliaj eklezioj. Li ĉiam demonstris, ke li reprezentas la universalan kristanismon. (Pro tio kritikis lin la ultrakonservativaj kristanoj.)

Li estis unua en publikado de la organizaĵaj monaferoj. Oni povas ekkoni ilin sur la reto.

Graham vivas modesta, sola plusa enspezo estas por vi estas siaj 24 libroj, sukcese venditaj.

Graham dankas sian senskandalan vivon al kontraŭstaro de la 3 G (angle Girls, Gold and Glamour [allogo de virinoj, monavido, gloro]): tiel li predikis ĉiam, ke oni ne trompu sian edzinon, mastrumu saĝe per la mono kaj rezignu pri glorio.