Bjørnstjerne Bjørnson

norvega verkisto

Bjørnstjerne BJØRNSON (naskiĝis la  8-an de decembro 1832(nun 1832-12-08) en Kvikne, mortis la 26-an de aprilo 1910 en Parizo) estis norvega verkisto, poeto kaj sociodebatisto, kiu en la jaro 1903 gajnis la Nobel-premion pri literaturo.

Bjørnstjerne Bjørnson
Nobel-premiito
Persona informo
Bjørnstjerne Bjørnson
NaskonomoBjørnstjerne Martinius Bjørnson
Naskiĝo8-an de decembro 1832 (1832-12-08)
en Kvikne,  Norvegio
Morto26-an de aprilo 1910 (1910-04-26) (77-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
TomboVår Frelsers gravlund en Oslo vd
Religiokristanismo vd
Lingvojnorvegadana vd
ŜtatanecoNorvegio vd
Alma materUniversitato de Oslo vd
Subskribo Bjørnstjerne Bjørnson
Familio
PatroPeder Bjørnson vd
PatrinoInger Elise Nordraach vd
Edz(in)oKaroline Bjørnson vd
InfanojBergliot Ibsen • Bjørn Bjørnson • Erling Bjørnson • Dagny Bjørnson Sautreau • Einar Bjørnson • Anders Underdal vd
Profesio
Okupopoeto • dramaturgoverkistoĵurnalisto • prozisto • politikisto vd
Aktiva enBergenParizo vd
Verkado
Ĝenrojteatraĵoj
VerkojNacia Himno de Norvegio
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Al lia verkaro ankaŭ apartenas la teksto de la Nacia Himno de Norvegio: Ja, vi elsker dette landet, kiun muzikigis de Rikard Nordraak. Aliaj verkoj de Bjørnson ankaŭ estis muzikigitaj, de Nordraak, Edvard Grieg, kaj Halfdan Kjerulf, inter aliaj. Li ankaŭ fondis Riksmålsforbundet – lingvopolitikan organizon por sukcesigo por la riksmål-normo de la norvega lingvo.

Lia poemo "Ho, ni amas ĉi tiun landon" fariĝis la nacia himno de Norvegio en 1864.

Verkoj

Listoj de verkoj de Bjørnson.

Teatraĵoj

  • Mellem Slagene ("Inter la bataloj") 1856
  • Halte-Hulda ("Lama Hulda") 1858
  • Kong Sverre ("Reĝo Sverre") 1861
  • Sigurd Slembe 1862
  • Maria Stuart i Skotland ("Mary Stuart en Skotlando") 1864
  • De Nygifte ("La novaj geedzoj") 1865
  • Sigurd Jorsalfar 1872
  • Redaktören ("La redaktoro") 1874
  • En Fallit ("Bankroto") 1875
  • Kongen ("La reĝo") 1877
  • Leonarda 1879
  • Det Ny System ("La nova sistemo") 1879
  • En Hanske ("Ferganto") 1883
  • Over Ævne ("Superante kapablon") 1883
  • Geografi og Kjærlighed ("Geografio kaj Amo")
  • Over Ævne II 1895
  • Paul Lange og Tora Parsberg 1898
  • Laboremus 1901
  • Paa Storhove ("En Storehove") 1902
  • Daglandet ("Taglando") 1904
  • Naar den ny Vin blomstrer ("Kiam la nova vino floriĝas") 1909 (komedio)

Romanoj kaj rakontoj

  • Thrond (1857)
  • Synnøve Solbakken (romano, 1857)
  • Arne (1859)
  • Smaastykker (1860)
  • En glad Gut ("Gaja knabo", 1860)
  • Faderen ("La patro", 1861)
  • Jernbanen og Kirkegaarden (1866)
  • Fiskerjenten (1868)
  • Arnljot Gelline (eposo, 1870)
  • Fortællinger I-II (1872)
  • Kong Eystejn (1873)
  • Magnhild (1877)
  • Kaptejn Mansana (1879)
  • Støv (1882)
  • Det flager i Byen og paa Havnen (1884)
  • Paa Guds Veje (1889)
  • Nye Fortællinger (1894)
  • Lyset (1895)
  • To Fortællinger (1901)
  • Mary (1906)

Aliaj verkoj

  • Dikte og Sange ("Poemoj kaj kantoj", 1870)
  • Brude-Slaatten (1872)

En Esperanto aperis

  • Elekto / Traduko de Antoni Grabowski, El Parnaso de Popoloj, 1913.
  • Synnøve Solbakken : norvega rakonto / En Esperanto de Edith kaj August Weide. - Aarhus: Weide, 1939. - 96 p.
    • ”La kanto de Ingrid” (ankaŭ ”Og reven lå under birkerot” en la norvega), de Synnøve Solbakken.
  • Gaja knabo / El la norvega trad. Liv Sandberg kaj Dordi Johansen. - Oslo: Norvega Esperantista Ligo, 1934. - 89 p. : ilustr.

Eksteraj ligiloj