Brahmia skribsistemo
Brahmia, brahma aŭ brama estas la moderna nomo[1] de skribsistemo de antikva Hindio.[2] La brahmia skribsistemo aperis kiel tute disvolvigita universala en Suda Azio almenaŭ ĉirkaŭ la 3-a jarcento a.K.,[2] kaj estas antaŭaĵo de ĉiuj el la skribsistemoj kiuj estis uzataj en Suda Azio kun la escepto de la Indusa skribsistemo de la tria jarmilo a.K., la skribsistemo Ĥaroŝti, kiu originis en tio, kio estas nuntempe nordokcidenta Pakistano en la kvara aŭ eble en la kvina jarcento a.K.,[3] la Pers-Arabaj skribsistemoj ekde la mezepokaj periodoj, kaj la Latinaj skribsistemoj de la moderna periodo.[2] Ties posteuloj, la brahmiaj skribsistemoj, plue estas uzataj nuntempe ne nur en Suda Azio, sed ankaŭ en Sudorienta Azio.[4][5][6] brahmia estas abugido, kiu uzas sistemon de diakritaj markiloj por asociigi vokalojn al la konsonantaj simboloj.
Brahmia skribsistemo | ||
---|---|---|
Tipo | silabaro | |
ISO 15924 | Brah | |
natura skribsistemo | ||
Dum | 3-a jarcento a.K.E. - 5-a jarcento | |