Britio (insulo)

insulo en la okcidenta Eŭropo
Tiu ĉi artikolo traktas la geografian insulon de Granda Britio. Vidu ankaŭ Britio (apartigilo).

Britio, Britujogranda Britio (angle Great Britain, kimre Prydain Fawr) estas insulo en la okcidenta Eŭropo. Ĝi estas unu el la insuloj de la brita insularo kaj la plej granda insulo en Eŭropo. Ĝi dividiĝas inter la komponantaj landoj Anglio, Skotlando kaj Kimrio. Kune kun Nord-Irlando, Britio estas unu el la du ĉefaj regionoj de la Unuiĝinta Reĝlando.

Britio
Situo ene de la Britaj insuloj
Situo ene de la Britaj insuloj
insulo
AkvejoAtlantiko
InsularoBritaj Insuloj
Geografia situo, 2° 25′ U (mapo)53.833333333333-2.4166666666667134553° 50′ N, 2° 25′ U (mapo) f1
Britio (Britio)
Britio (Britio)
DEC
Britio
Britio

Map

Areo229 850 km² [1]
Plej alta lokoBen Nevis
1 345 mf5
Loĝantaro60 462 600 (2010)
263 loĝ./km²
ĈefurboLondono
Satelita bildo
Satelita bildo
vdr

Pro areo de 229.893 km2, Granda Britio estas la oka plej granda insulo en la mondo.

La esprimo Granda Britio foje estas uzata kiel sinonimo por Britio: tiu tamen ne estas preciza. En la mezepoka angla lingvo, estis du lokoj nomataj "Britain" - Britio kaj Bretonio. Oni aldonis la vorton "Great" al la britia nomo por indiki la pli grandan lokon, dum la nomo por Bretonio fariĝis "Brittany" - la sufikso "-y" estis samvalora al la esperanta "-et". Kaj en la franca ili estas "Grande-Bretagne" kaj "Bretagne".

Vidu ankaŭ


Referenco

Eksteraj ligiloj