Bulgara nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La bulgaria nacia teamo de futbalo reprezentas Bulgarion interalie en la konkursoj futbala mondpokalo de FIFA kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado de UEFA. La teamo agas kadre de la Bulgaria Futbala Asocio, bulgare Български футболен съюз, Bulgarski futbolen sajus, la nacia futbala asocio en Bulgario.

Bulgario
asocioBulgaria Futbala Asocio, Български футболен съюз
konfederacioUEFA
manaĝeroIlian Iliev (Илиан Илиев)
golreĝoDimitar Berbatov kaj Ĥristo Bonev (ambaŭ 48)
FIFA kodoBUL
unua matĉoFlago de Aŭstrio Aŭstrio 6:0
Flago de Bulgario Bulgario
1924
plej granda gajnoFlago de Bulgario Bulgario 7:0
Flago de Norvegio Norvegio
1957
plej granda perdoFlago de Hispanio Hispanio 13:0
Flago de Bulgario Bulgario
1933
Futbala Mondpokalo
aperoj7 (unua en 1962)
plej bona rezulto4-a loko
1994
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj2 (unua en 1996)
plej bona rezultounua fazo
1996 kaj 2004
v • d • r
teama trajnado en 2008
la teamo en 2010

Historio pri la futbala teamo kiu reprezentas Bulgarion

La Bulgaria futbalo havis sian plej bonan momenton en la Futbala Mondpokalo 1994, kiam ĝi akiris la 4-an lokon de la konkurso kaj ankaŭ ĝi akiris plej bonan futbalatakiston kaj kapitanon, Ĥristo Stoiĉkov (la homo, kiu trafas multe da goloj en diversaj malsamaj futbalaj konkursoj).

Ĉe futbalaj olimpikoj, ĝi akiris unu arĝentan medalon en la Somera Olimpiko 1968 kaj unu bronzan medalon en la Somera Olimpiko 1956.

Statistikaĵo

[1]Ĝisdatigita al la 28-a de marto 2021.

Plej da ludoj

Stilijan Petrov estas futbalisto, kiu plej ofte ludis en la teamo kun 105 matĉoj
PozicioLudantoLudojCelojPeriodo
1Stilijan Petrov [2]10581998–2013
2Borislav Miĥajlov10201983–1998
3Ĥristo Bonev96481967–1979
4Krasimir Balakov92161988–2003
5Dimitar Penev90du1965–1974
Ivelin Popov90182007–2019
7Martin Petrov89191999–2013
8Radostin Kiŝiŝev8811996–2009
9Ĥristo Stoiĉkov83371986–1999
10Ajan Sadakov8091981–1991
Zlatko Jankov8041989–1999

La plej bonaj futbalistoj (golreĝoj")

Dimitar Berbatov estas kune kun Ĥristo Bonev la plej bona poentinto en la historio de la teamo kun 48 goloj.
La plej bonaj futbalistoj
PoziciojFutbalistojGolojMatĉoj partoprenitajJaroj
1Dimitar Berbatov48781998–2010
Ĥristo Bonev48961967–1979
3Ĥristo Stoiĉov37831987–1909
4Emil Kostadinov27701988–1998
5Ljubomir Angelov26441931–1940
6Petar Ĵekov25441963–1972
Ivan Kolev25751950–1963
8Nasko Sirakov23811983-1996
Atanas Miĥajlov23451970–1981
la teamo en 2012

Uniformoj

Nuntempaj uniformoj

  • 1-a - Blanka ĉemizo, verda pantaloneto kaj ruĝaj ŝtrumpetoj;
  • 2-a - Verda ĉemizo kun ruĝa kruca bando kun blankaj detaloj, ruĝa pantaloneto kaj verdaj ŝtrumpetoj.
  • 3-a - Nigra ĉemizo, nigra pantaloneto kaj ŝtrumpetoj.

Referencoj