Cao Cao

CAO Cao (ĉine 曹操) (naskiĝis en 155 Po-hsien, mortis en 220 Lo-yang) estis la plej grava armeestro fine de la Han-dinastio, ĉina ŝtatulo kaj samtempe bona poeto, grava en la du terenoj.

Cao Cao
Persona informo
曹操
曹孟德
Naskiĝo30-an de novembro 154 (0154-11-30)
en Buzhou
Morto30-an de novembro 219 (0219-11-30) (65-jaraĝa)
en Lŭojango
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis percerba tumoro vd
TomboCao Cao Mausoleum vd
Lingvojĉina vd
ŜtatanecoOrienta Han-Dinastio • Cao Wei vd
Familio
DinastioHouse of Cao vd
PatroCao Song vd
GefratojCao De vd
Edz(in)oLady Ding • Empress Dowager Bian • Lady Liu • Du • Yin • Huan • wife of Zhang Ji • Wang Zhaoyi • Qin Furén vd
InfanojCao Zhang • Cao Pi • Cao Zhi • Cao Xiong • Cao Ang • Cao Shuo • Cao Chong • Cao Ju • Cao Yu • Cao Lin • Cao Gun • Cao Xuan • Cao Jun • Cao Ju • Cao Gan • Cao Zishang • Cao Biao • Cao Ziqin • Cao Zicheng • Cao Zizheng • Cao Zijing • Cao Jun • Cao Ziji • Cao Hui • Cao Mao • Cao Xian • Empress Cao Jie • Cao Hua • Princess Anyang • Princess Jinxiang • Princess Qinghe vd
ParencojHe Yan • Xiahou Yuan • Cao Zhen • Q108061622Q108130003 • Qin Lang vd
Profesio
Okupopolitikisto • poeto • verkisto • militestro vd
Laborkampomilitaj aferoj • poezio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis adoptita filo de la unua eŭnuĥo de la imperiestra kortego. Cao iĝis generalo el garnizonestro, kiam li superis la tiel nomatan flav-turbanan ribelon. baldaŭ la lando trionpartiĝis dum gvidado de po unu militara estro. Cao regis ĉirkaŭ Lo-yang kaj baldaŭ akiris ĉiun imperiestran antaŭjuron. Oni nomis lian ŝtaton Reĝlando Wei.

Li estis bona taktikulo, ruza, kuraĝa, senatenta fiulo, laŭ la konfuceaj verkoj kaj popolaj legendoj. Tiel priskribas lin eĉ la granda historia romano el la 14-a jarcento, nome la romano de La tri reĝlandoj.

Laŭ la hodiaŭa historiskribo, li estis bona armea estro kaj pragmata ŝtatulo. Post lia morto, la lasta Han-imperiestro abdikis pri la trono je favore al filo de Cao Cao, al Cao Pej, kiu iĝis tiel fondinto de la mallongviva Wei-dinastio (220266).

Bildgalerio

Vidu ankaŭ