Christian Schad

Christian SCHAD (naskiĝinta je la 21-a de aŭgusto, 1894 en Miesbach, Supra Bavario - mortinta je la 25-a de februaro, 1982) estis germana pentristo kuniĝinta kun la movado de Nova Objektiveco.

Christian Schad
Persona informo
Naskiĝo21-an de aŭgusto 1894 (1894-08-21)
en Miesbach
Morto25-an de februaro 1982 (1982-02-25) (87-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materAkademio de Belartoj Munkeno Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioNacisocialisma Germana Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopentristo
grafikartisto
fotisto
kungluisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoGerman painting (en) Traduki kaj fotografio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enMunkenoVolendamZurikoĜenevoItalioRomoVienoBerlino vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Schad studis ĉe la arta akademio en Munkeno. En 1915, por eviti servon en la Unua Mondmilito, li fuĝis al Svislando, kie li partoprenis la movadon Dadan. Komence en 1918, Schad evoluigis sian propran version de la Fotogramo (kiun li nomis "Schadografoj") kie kontura bildo estas evoluigita en lum-sentivaj pladoj. En 1920, li pasis jaron en Romo kaj Napolo. Dum tiu periodo li evoluigis proksiman amikecon kun la la verkisto kaj dadaisto Walter Serner. En 1925, li elmigris al Vieno. Liaj pentraĵoj tiuepokaj estas proksime kunigita kun la movado de Nova Objektiveco. Dum la malfruaj 1920-aj jaroj, li reiris al Berlino kaj setlis tie. Kvankam multe da homoj pensas, ke li estis terurita per la Nazioj, lia arto ne estis kondamnita per la sama maniero kiel la cetero de la movado de Nova Objektiveco de Otto Dix, George Grosz, kaj Max Beckmann.

Verko

Lia verko estas konata pro ĝia figuro de la kafeja kulturo de Weimar en la 1920-aj jaroj. Ĝi enhavas honestan figuron de sekseco kaj laŭaspektan liberalecon, sed ĝiaj formoj havas malvarman, akran karakteron, evidente ankoraŭ influitaj per la milito.

Eksteraj ligiloj