Chrome OS

distribuaĵo de GNUo/Linukso

Chrome OS estas libera operaciumo bazita sur Linukso projektita de Google (esperante ofte Guglo) por labori ekskluzive per interretaj programoj. Anoncita la 7-an de julio 2009, la fontkodo de la prova (beta-) versio estis publikigita la 19-an de novembro 2009, kaj Chrome havis publikan prezentadon de stabila versio en decembro 2010. La interfaco de uzanto estas simpla, simila al tiu de foliumilo Chrome. Chrome OS ne disponeblas por elŝuti por instalado, anstataŭ tio, la operaciumo venas en specifa aparato kreita de partneroj de Google. La foliumilo estas la unika programo lokigita en aparato, ĉar Google Chrome OS estas destinita al uzantoj kiuj dum granda parto de sia komputila tempo konektatas al interreto.

Chrome OS
Logotipo de Chrome OS


distribuaĵo de GNUo/Linukso
Evoluiganto:Google
Familio:Linukso
Fonta kodo:Malfermita kodo
Kernotipo:Linukso
Licenco:ĉefe GPL
Subteno:aktiva
Retpaĝo:http://chromium.org
vdr

Esperanto-agordo en Chrome OS

Ĝis nun ne ekzistas traduko en Esperanto de Chrome OS kvankam ekzistas diskuto[1].

Tamen eblas skribi specialajn esperantajn supersignojn. Oni instalu la francan klavaron kaj la "US International Keyboard"[2]:

  • ĉ : ^ , c
  • ĝ : ^ , g
  • ĥ : ^ , h
  • ĵ : ^ , j
  • ŝ : ^ , s
  • ŭ : AltGr+Shift+( , u

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj