Google Chrome

TTT-legilo verkode Google

Google Chrome estas foliumilo programita de Google. Ĝi estas mallibera programo. Ĝi estis anoncita la 1-an de septembro 2008 per bildrakonto de Scott McCloud[1] distribuita sub la permesilo "Creative Commons Atribuo-Nekomerca-Neniuj derivaĵoj 2.5" kaj sendita per retpoŝto al kelkaj blogistoj.[2] Poste la oficiala blogo de Google ripetis la anoncon.[3]

Google Chrome

AŭtoroGoogle
Lasta stabila versio81.0.4044.122
(21-a de aprilo 2020)
OperaciumoVindozo, GNU k Linukso, OS X, Android kaj iOS
ProgramlingvoC++
ProgramtipoFoliumilo
PermesiloMallibera programaro
RetejoOficiala retejo
vdr

Trajtoj

Chrome implicite enhavas Google Gears, aplikprograma interfaco kiu ebligas atingi senkonekte siajn datumojn (ekzemple la ofica programaro Google Documents), kaj permesas atingi retaplikaĵojn ekster la foliumilo. Google Chrome ankaŭ pruntas trajtojn de siaj rivaloj: legosigna atingsistemo simila al “speed dial” de Opera, kaj inteligenta adresbreto, grava elpensaĵo de Opera jam uzita de Mozilla Firefox kaj la beta eldono de Internet Explorer 8.

Chrome uzas:

  • la aranĝan modulon WebKit (ĝin ankaŭ uzas Safari);
  • novan JavaScript-an modulon baziĝantan sur virtuala maŝino nomata V8, anoncita kiel tre efika dank’ al:
  • propran memorspacon por ĉiu komponanto aŭ langeto por gajni rapidecon kaj sekurecon;
  • malfermitan kodon;[4]
  • dinamikan startpaĝon kun aspekto de la 9 plej vizititaj paĝoj kaj de lastaj legosignoj, fermitaj langetoj kaj serĉoj;
  • privatnavigadan reĝimon, kie nenio konserviĝos post la halto de Chrome.

La unua beta eldono aperis la 2-an de septembro 2008 por Windows XP SP2 kaj postaj.

«Chrome» estas kunmetata surbaze de fontoteksto, el kiu estas kunmetebla libera TTT-legilo «Chromium», uzata interalie por testado de aferoj iam aperontaj en «Chrome».

Google Chrome ne administras propran prokurilon sed tiun uzatan de Internet Explorer.

Kelkaj programoj, interalie CyberDOCS, ne funkcias per Google Chrome.

Versioj

  • 2008 (septembro): Versio 0.2.149.27

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj