Dnepro

rivero en orienta Eŭropo
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero nomata Dnepro respektive Dnipro. Pri la urbo Dnipro kaj ĝia futbalklubo FK Dnipro vidu apartajn artikolojn.

DneproDnipro[1][2] (ruse Днепр [dⁿʲepr], beloruse Дняпро [dⁿʲapro], ukraine Дніпро [dⁿʲipro]) estas rivero, kiu fluas de Rusio tra Belorusio al Ukrainio. De la fonto en la Valdaja Altaĵo (Rusio) ĝi direktas sin al sudo kaj post 2.290 km longa vojo fine trans laguno enfluas la Nigran Maron.

Dnepro

...en Ukrainio
rivero • translandlima rivero
Bazaj informoj
Longeco2 290 km
Akvokolekta areo516 300 km²
Averaĝa trafluo1 670 m³/s
Fluo
Fonto(Valdaja Altaĵo)
- Alteco super marnivelo220 m
- Koordinatoj , 33° 43′ 27″ O (mapo)55.8720633.7241
EnfluejoDnepra Laguno,
Nigra Maro
- Alteco0 m
- Koordinatoj , 32° 15′ 7″ O (mapo)46.525732.252
Geografio
AlfluantojBerezina, Pripjat, Desna kaj aliaj
Map
Dnepro
Rivero en Eŭropo
vdr
Dnepro ĉe Kremenĉuko

Borde de la rivero situas, interalie, la urboj Smolensk (en Rusio), Kievo kaj Dnipro (en Ukrainio). La antikvaj grekoj (helenoj) nomis ĝin Boristeno (Βορυσθένης).

Alfluantoj estas Berezina, Pripjato, Desna kaj aliaj. Ĥorticja (ukraine Хортиця) estas la plej granda insulo en la rivero.

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj