Ensorĉo

Ensorĉo estas, aktive, konsiderita, koncentrado de deziroj kaj de vola energio en la direkto de preciza celo por provoki aliigon – kio estus la pasiva rezulto – de la natura aktiveco de la aĵoj aŭ de la volo de personoj.[1].

Magiistino Alcina ensorĉe beligas sin mem (en Orlando Furioso).

Preskaŭ ĉiu magia tradicio – kaj foje ankaŭ anoj de klasikaj religioj – profitas de tiu arto por kontentigi sian deziron akiri por si aŭ por siaj amikoj fortunon kaj sukcesojn, sed foje ankaŭ por kontentigi sian deziron de venĝo. [2]

Foje oni similigas al la ensorĉa arto komunajn gestojn aŭ ritojn kun la preciza celo plifortigi siajn dezirojn por ke tiu ĉi realiĝu.

La ensorĉo povas estis vehiklita per vortoj - aparte per kantoj kaj kantilenoj kiel videblas en la latina etimologio incantum el incantare - aŭ per instrumentoj destinitaj al tiu celo, kiel magiaj sigeliloj, pentagramo, amuletoj, talismanoj, herboj, planoj, oleoj, incensoj, ritoj ktp, kun, foje, la apogo de alvokoj al diaĵoj aŭ spiritaj estaĵoj, aŭ ankaŭ elvokadoj (de mortintoj kaj spiritoj).

Per ensorĉoj nutriĝas abunde la fabeloj kaj la literaturoj de ĉiu epoko, aparte tiu klasika.[3]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • B. Delaurenti, La puissance des mots. Virtus verborum. Débats doctrinaŭ sur le pouvoir des incantations au Moyen Âge, Paris, Le Cerf, 2007.
  • [3] Arkivigite je 2015-07-02 per la retarkivo Wayback Machine