Erlen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Erlen (stacidomo).

Erlen estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3078 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Erlen
Blazono de Erlen
Blazono de Erlen
Blazono de Erlen
Erlen
Erlen
Vkilaĝocentro de Erlen, rigardo al la reformita preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
DistriktoWeinfelden
Koordinatoj 47° 33′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.55000 °N, 9.23333 °O / 47.55000; 9.23333 (mapo) 9° 14′ 0″ O / 47.55000 °N, 9.23333 °O / 47.55000; 9.23333 (mapo)
Nombro de loĝantoj3078
Areo12,19 km²
Alteco455 m super marnivelo
Poŝtkodo8586
Komunumkodo4476
Mapo de Erlen priskribo de mapo=Mapo de Erlen
Mapo de Erlen
priskribo de mapo=Mapo de Erlen
vdr

Geografio

Erlen situas sude de la montoĉeno Seerücken en la centro de Turgovio. Ĝi konsistas el la setlejoj kaj municipoj Erlen mem, Ehstegen, Eppsihausen (Erlen), Buchackern, Engishofen, Ennetaach, Kümmertshausen kaj Riedt.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,19 km², de kiuj 13,3 % estas kovritaj de arbaro, 70,2% servas por agrikulturo kaj 15,3% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj

Erlen limas en nordo al Birwinken kaj Langrickenbach, en oriento al Sommeri kaj Amriswil, en sudo al Zihlschlacht-Sitterdorf kaj Sulgen, kaj en okcidento al Hohentannen.

Trafiko

Erlen situas ĉe la fervojlinio de Romanshorn al Vinterturo kaj estas servata de la regionaj trajnoj de THURBO AG.

Historio

La hodiaŭa politika komunumo estiĝis en la jaro 1995 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Erlen, Buchackern, Engishofen, Ennetaach kaj Kümmertshausen.

Antaŭ la kunigo Erlen estis strata vilaĝo, kiu konsistis el la partoj Erlen, Ehstegen (kiu estis unuan fojon menciita en la jaro 838 post Kristo kiel Escislec) kaj Eppishausen.

La municipo Buchackern estis menciita la unuan fojon en la jaro 1303 kiel Buchacker.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj