Ernst Albrecht

germana politikisto (1930-2014)

Ernst Carl Julius ALBRECHT (naskiĝis la 29-an de junio 1930 en Hajdelbergo, mortis la 13-an de decembro 2014 en Burgdorf) estis germana politikisto. Li estis membro de la Kristandemokrata Unio de Germanio kaj iama altranga eŭropa ŝtatoficisto. Ernst Albrecht estis unu el la unuaj eŭropaj ŝtatoficistoj nomumitaj en 1954, havis gvidan pozicion ekde 1958 kaj estis ĉefministro de la federacia lando Malsupra Saksio de februaro 1976 ĝis junio 1990. La politikistino Ursula von der Leyen, ekde 2019 la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, estas lia filino.

Ernst Albrecht
Persona informo
Ernst Albrecht
Naskiĝo29-an de junio 1930 (1930-06-29)
en Heidelberg
Morto13-an de decembro 2014 (2014-12-13) (84-jaraĝa)
en Burgdorf
Mortis perAlzheimer-malsano vd
Religioluteranismo vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio vd
Alma materUniversitato de TubingenoBonna universitatoUniversitato Cornell vd
PartioKristandemokrata Unio de Germanio vd
Familio
PatroCarl Albrecht vd
PatrinoAdelheid Albrecht vd
Edz(in)oAdele Albrecht vd
InfanojUrsula von der Leyen • Hans-Holger Albrecht vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
Aktiva enHanovro vd
Ministroprezidanto de Malsupra Saksio
Dum19761990
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Ernst Albrecht naskiĝis en Hajdelbergo, kiel filo de psikoterapiisto kaj interna medicinisto. Li devenis el malnova komerca familio el la hansa urbo Bremeno, kien la familio translokiĝis meze de la 1930-aj jaroj, kaj kie Ernst frekventis lernejon. En februaro 1948, 17-jara, li pasis la abituran ekzamenon. Sekve li studis filozofion kaj teologion en la universitato de Tubingeno, la universitato Cornell kaj universitato de Bazelo, kaj jam en 1953 finis sekvan studon de juro kaj ekonomiko en Tubingeno kaj la bonna universitato. Samjare li edziĝis. En 1959 li doktoriĝis, sed dumtempe jam eklaboris ekde 1954 en Luksemburgo kaj Strasburgo kiel ataŝeo de la ministra konsilio de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo nur fondita en 1952. En 1958 li moviĝis al Bruselo kie li komence funkciis kiel gvida oficisto al la Eŭropa Komisaro por Konkurenco Hans von der Groeben en la Eŭropa Komisiono gvidita de Walter Hallstein, kaj de 1967 ĝis 1970, ekde la aĝo de 37, li iĝis la Ĝenerala Direktoro por Konkurenco. Poste li retranslokiĝis al Germanio, kun intertempe sep infanoj, kaj la familio ekvivis en neurbeca domo de la komunumo Burgdorf apud Hanovro. Li ekengaĝiĝis en nacia politiko, kaj funkciis kiel ministroprezidanto (ĉefministro) de la federacia lando Malsupra Saksio de 1976 ĝis 1990.