Amoniako

kemia kombinaĵo
Amoniako
Plata kemia strukturo de amoniako
Tridimensia strukturo de amoniako
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena nitrido
  • Trihidrogena nitrido
  • Nitrogena trihidrido
Kemia formulo
NH3
CAS-numero-kodo7664-41-7
ChemSpider kodo217
PubChem-kodo222
Merck Index14,492
Fizikaj trajtoj
Aspektosenkolora gaso kun akra odoro
Molmaso17.03 g·mol−1
Denseco0.769 kg m3
Fandpunkto−77.73 °C
Bolpunkto−33.34 °C
Refrakta indico 1,3327
Ekflama temperaturo11 °C
Memsparka temperaturo651 °C
Acideco (pKa)32.5
Acideco (pKb)4.75
SolveblecoAkvo:
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50)
  • 350 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskoR10 R11 R19 R20 R23/24/25 R50 R67
SekurecoS7 S9 S16 S26 S36/37 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS SignalvortoToksa kaj koroda gaso
GHS Damaĝo-piktogramo
Kunpremita gasoKoroda substanco)Toksa substancoDamaĝa al vivmedio
GHS Deklaroj pri damaĝojH221, H280, H314, H331, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P261, P273, P280, P310, P310, P305+351+338
Krom kiam indikite, datumoj estas prezentataj laŭ iliajnormaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Amoniako (NH3) estas senkolora, pikodora gaso, plej simpla kombinaĵo de nitrogeno kaj hidrogeno. Ĝi estas bazmaterialo por multaj N-kombinaĵoj. Ĝin produktis unuafoje Joseph Priestley en 1774, la konsiston difinis Claude Louis Berthollet en 1785.

Amoniako tre bone solviĝas en akvo, dume estiĝas lesiva solvaĵo, amoniaka hidroksido. En akva solvaĵo, ĝi estas pli reakciema kaj reagas kun multaj materialoj. Amoniako estas facile fluidigebla en media temperaturo, per granda premo, je −33 °C. Ties vaporiĝado fortiras energion el la medio (1377 ĵulo je gramo); pro tio oni uzas ĝin en glaciŝrankoj kaj aerreguliloj kiel malvarmigaĵon.

Industria amoniak-produktado okazas grandparte per la Haber–Bosch-sintezo el elementoj. Krom tio estiĝas amoniako eĉ kiel kromprodukto de koakso-produktado.

Uzado

Oni uzas amoniakon plej ofte kiel kemian sterkon. Oni uzas ĝin kiel fluidigitan gason rekte en la grundon aŭ en formoj de amonia nitrato, amonia fosfato aŭ aliaj amoniaj saloj.

En la teksindustrio, oni uzas ĝin por produktado de sintezaj fibroj, ekz. nilonorajono, kolorigado kaj sengrasigo de kotono, lano aŭ silko. Krom tio oni uzas ĝin kiel katalizilon dum produktado de bakelito kaj aliaj sintezaj rezinoj. Pli gravas, ke amoniako neŭtraligas la acidajn kromproduktojn dum naftorafinado. Ĝi malhelpas koaguliĝon de la kruda latekso dum gumproduktado.

Amoniako estas bazmaterialo ankaŭ por la sodoproduktado de Solvay kaj la azotacida produktado de Ostwald.

Ĝi estas uzata en diversaj metalurgiaj metodoj, ĉar nitridigo de la alojitaj lamenoj fortigas la surfacan durecon.

Ĉar ĝi estas facile liverebla kaj malkombinebla, oni uzas ĝin por veldado kiel fonton de atoma oksigeno.

Nitrogenhavaj kombinaĵoj

Neorganikaj Nitrogenaj derivaĵoj
HNONitrokziloN2O5.4 SO3. 3 H2ONitrosulfata acido
HNO2Nitrita acido3 HCl . 1 HNO3Reĝakvo
HNO3Nitrata acidoNONitrata oksido
H2N2O2Hiponitrita acidoNO2Nitrata nitrita oksido
H3NNitrida acidoN2ONitrita oksido
NH3AmoniakoN2O3Dunitrogena trioksido
HN3Hidrazoata acidoN2O5Dunitrogena kvinoksido

Kombinaĵoj

Vidu ankaŭ