Galoa lingvo

La galoa lingvo (memnomo: galo, france: gallo, bretone: gallaoueg) estas unu el la du lingvoj de Bretonio en Francio. Kvankam ĉiuj en Bretonio parolas nun la francan, ankaŭ viglas okcidente la Bretona lingvo kaj oriente la galoa.

Male de la bretona, kiu estas keltida lingvo, galoo estas lingvo de Oïl kaj do estas tiel maljuna kiel la franca lingvo (kiu ankaŭ devenas de la lingvoj de oïl), kiu dum la lastaj jarcentoj pli kaj pli forte influis la galoan por nun anstataŭigi ĝin. Pro tio, multaj personoj, kaj eĉ lingvistoj kiel Georges Kersaudy en sia verko Lingvoj senlime : malkovrante la lingvojn de Eŭropo, taksas la lingvon de miksaĵo inter la bretona kaj la franca, kio estas malestimanta eraro ĉar la bretona tute apartenas al alia lingvofamilio.

Uzantoj

Galoo estas parolata en "Alta Bretonio", t.e. la departementoj Ille-et-Vilaine, Loire-Atlantique kaj parte en Côtes-d'Armor kaj Morbihan. Precipe parolata de maljunuloj, la galoa estas ankoraŭ iom parolata en kamparo. Verŝajne kelkaj miloj da personoj parolas kaj komprenas ĝin. Sed la lingvo estas pli kaj pli malaperanta, precipe ĉar la lingvo ne estas unuigita. Efektive, laŭ la regiono, la akcentoj kaj eĉ la vortoj varias. Asocioj nuntempe klopodas por unuecigi la vortliterumojn. Jam aperis vortaroj kaj libroj galoe. Ekzemple la bildlibro Tinĉjo (ankaŭ tradukita Esperanten) aperis en galoo.

Galoa anonco en renna metroo

Ekzemploj

la Lingvoj de oïl en mapa prezento, la galoa maldekstre

Ekzistas multaj skribmanieroj. La vortaroj kontraŭdiras unu la aliajn. La sekvantaj ekzemploj estas tiuj de Rennes, kiel sur la bildo.Pri la prononco: eu estas franca "eu", an estas franca nazala sono kaj la u estas la franca "u".

GaloeFranceEsperante
anoet [ane]aujourd'hui ("anuit")hodiaŭ
avet [avet]abeilleabelo
betunae [betune]fumerfumi
bié neir [bje na]blé noirfagopiro
chaérr [ŝer]chaiseseĝo
chapèu [ŝape]chapeauĉapelo
doujaé / donjaé [duĵa]délicat (douillet)delikata
fórmaij [forma]fromagefromaĝo
desort [desor]sortieelirejo
cheir [ŝe]tomber (choir)fali
biq [bik]chèvre (bique)kaprino
emer [eme]aimerami
ostèu [osteu]maisondomo
góll [gul]bouche (gueule)buŝo (faŭko)
limerot [limero]numéronumero
lip [lip]lèvre (lippe)lipo
maézoe, admaézoe [meze]désormaisekde nun
nouna [nuna]nonne
o [o]aveckun
peirr [pir]poirepiro
pié [pje]pluiepluvo
escoll [ekol]écolelernejo
chat-de-boéz [ŝadbue](arbarkato)écureuilsciuro
esteill [etel]étoilestelo
sublae [suble]sifflersibli
sia [sija]sijes ja
seuillée d'éve [seujedev]seau d'eausitelo da akvo
us [u]porte (huis)pordo
yen [jan]ouijes

Asocioj

  • 1976 : Les Amis du Parler gallo
  • 1978 : Maézoe
  • 198? : Association des Enseignants de Gallo
  • 2003 : A-demórr
  • 2004 : Lez emóleriy au sórgarr

ankaŭ Brtégne Galése (Galoa Bretonio)...

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ