Gare du Nord

fervoja stacidomo en Francio

Gare du Nord [ɡaʁ dy nɔːʁ], oficiale Paris-Nord (Parizo-Nordo) (france Gare de Paris-Nord), situanta en la 10-a arondismento de Parizo, konsistigas la kapostacion de fervoja reto priservanta la nordon de Francio, kaj ties limajn landojn. Pro la proksimeco de Belgio, Nederlando, Britio kaj Germanio, ĝi ĉiam ludis grandan internacian rolon, antaŭ ol ĝia regiona trafiko forte disvolviĝis. Ĝi estas la unua stacidomo de Eŭropo koncerne trafikon kaj la dua en la mondo rilate nombron da vojaĝantoj, per 190 milionoj da vojaĝantoj en 2008.

Gare du Nord
Vaporlokomotivo en Gare du Nord (1970)
Vaporlokomotivo en Gare du Nord (1970)
kapostacio • stacio sur tera surfaco • stacidomo de subtera fervojo • S-Bahn station • landlima stacio • fervoja stacidomo
Lokigo
LandoFrancio
UrboParizo
Arondismento10-a
Geografia situo, 2° 21′ 26″ O (mapo)48.87945500082.3573395579848° 52′ 46″ N, 2° 21′ 26″ O (mapo)
Gare du Nord (Parizo)
Gare du Nord (Parizo)
DEC
Gare du Nord
Gare du Nord
Gare du Nord
Situo sur mapo de Parizo
Map
Gare du Nord
Ecoj
Trakoj28 (surfacaj) + 4 (subteraj)
Kajoj15 (surfacaj) + 2 (subteraj)
Tarifa zonoIDF/1
Jara trafiko211 698 470 vojaĝantoj (2022)
32 102 825 vojaĝantoj (2021)(Fonto: RATP)
Historio
Malfermo20-a de junio 1846
ArkitektoJacques Hittorff
Administrado kaj utiligado
ProprietuloSNCF
TrafikantoSNCF
Kodo UIC87758904
87271007
87271023 (subtera)
87271031 (surfaca)
Trajno-linioj ·  ·  · 
Eurostar
 · Thalys · 
Intercités
 · 
Interkonektoj
Metro-liniojM04 · M05
Pliaj informoj
En TTTGare du Nord ĉe "SNCF"
vdr
Areoj priservataj de stacidomoj de Parizo

Malfermita en 1846 fare de "Compagnie des chemins de fer du Nord" kiel alira kajo de la linio de Paris-Nord al Lille, la stacidomo konsistigas plej gravan « Interkonektan kruciĝejon » de la ĉefurbo, kie kunekzistas rapidegaj trajnoj (naciaj per TGV kaj internaciaj per Eurostar kaj Thalys), trajnoj de ĉefaj linioj (Intercités) kaj TER (trajno) Pikardio, Transilien, RER, metroo, busreto RATP, taksioj kaj bicikloj "Vélib".

  • Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,000 de la linio Paris-Nord - Lille (272000).
  • Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,000 de la linio Paris-Nord - Paris-Gare-de-Lyon (981000).
Kapostacioj de Parizo

Ĉefaj linioj

Interkonektoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj