Gers

franca departemento

Gers, jen france, prononco [ʒɛʁ(s)], do [ĴER aŭ ĴERS], same skribita okcitane, estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi sekvas la malnovajn limojn de la provinco Armagnac. Ĝi etendiĝas sur 6 257 km2 kaj havis 190 276 loĝantojn en 2013[1]. Ĝia ĉefurbo estas Auch [], jen france, okcitane Aush. La departemento enhavas 462 komunumojn. En Esperanto proponatas la nomo Ĝersio por la departemento kaj Auĉo por la ĉefurbo.[2]

Gers
Insigno de Gers
Situo de Gers
departemento de Francio
Administrado
Lando Francio
RegionoOkcitanio
Numero32
PrefektejoAuch/Aush
SubprefektejojCondom/Condòm
Mirande/Miranda
Prezidanto de la
departementa konsilio
Philippe Dupouy (ekde 2021)
PrefektoLaurent Carrié (ekde aŭgusto 2023)
Statistikaĵoj
Loĝantaro192 437 (2021)
Areo6 257 km²
Loĝdenso31 /km²
Subdividoj
Arondismentoj3
Kantonoj17
Komunumaroj25
Komunumoj462
vdr

Gers estas agrikultura departemento (cerealoj) kie larĝaj valoj kaj malaltaj montetoj formas la pejzaĝon. La plejparto de tiuj valoj etendiĝas norde-suden.

Gers estas ankaŭ granda gastronomia departemento en Francio, aparte fama pro siaj specialaĵoj el anasaĵo: confit kaj grashepataĵo.

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Personaĵoj

El Gers interalie devenis la origina historia militisto D'Artagnan, kiu inspiris la francan verkiston Alexandre Dumas al samnoma ĉefrolo en la mondfama romano La tri musketeroj (france Les Trois Mousquetaires).

Pejzaĝo de Gers


Notoj kaj fontoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj