Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

faka asocio de UEA
(Alidirektita el ILEI)

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (mallonge ILEI)[1] estas faka asocio de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj de Esperanto fondita en 1949. Ĝi estas ne-registara organizaĵo (NRO). Ĝi ligiĝas al Universala Esperanto Asocio UEA.

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
emblemo
esperanto-organizaĵo
Komenco1949 vd
SidejoRoterdamo
Ĉefestro(j)Ahmad Reza MamduhiIstván SzerdahelyiEdward SymoensStefan MacGillDuncan ChartersMaŭro La TorreRadojica PetrovićStefan MacGillMireille Grosjean vd
RetejoOficiala retejo
vdr

Celoj kaj taskoj

  • Celoj:
    • Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo.
    • Progresigo de la interkompreniĝo inter la popoloj.
  • Taskoj:
    • enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn,
    • celtrafa instruado de Esperanto en ĉiuj medioj kaj ĉiuj niveloj,
    • esplorado kaj solvado de pedagogiaj problemoj en la lingvo-instruado,
    • eldonado de modernaj lerniloj, fakaj revuoj, libroj kaj informfolioj,
    • organizado de internaciaj aranĝoj (ILEI-konferenco, seminarioj ks),
    • prizorgo de internaciajn ekzamenojn pri kapablo en apliko kaj instruado de Esperanto,
    • kontaktoj kun registaraj kaj edukaj instancoj kaj kun aliaj organizaĵoj kies celoj estas konformaj al tiuj de la Ligo,
    • aranĝado kaj utiligado de retpaĝoj kaj diskutlistoj.
Kovrilpaĝo de Ni ludas por... lerni, 1-a eld. 1995 (lernolibroj por 3-jaruloj

Agadoj

Revuoj de ILEI

Projektoj

Eldonado de pedagogiaj verkoj

Eldoni pedagogiajn verkojn apartenas ankaŭ al la celoj kaj taskoj de ILEI. En 2020 aperis la kvara eldono de la Manlibro pri Instruado de Esperanto, komplete reviziita kaj kompletigita eldono aktualigita. La grandan redaktan laboron faris d-ino Katalin Kovats, kiu gvidis teamon de aŭtoroj kaj skipon de provlegantoj.

Konferencoj -> Kongresoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ILEI-Kongreso.

ILEI konferencas ĉiujare en alia lando kun varia faka, kultura kaj turisma programo inkluzive de:

Strukturo

Sekcioj

La 1-an de januaro 2019 ILEI havas 41 sekciojn, 13 reprezentantojn kaj 16 kontaktpersonojn. Laŭ tio ILEI havas piedon en 70 landoj.

Ekzemploj estas la Eduka teamo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, la brazila sekcio BrazILEI aŭ pli rekoneble ILEI Brazilo (Seção brasileira da liga internacional dos professores esperantistas), la Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj (ELFI, Suomen opettajien esperantoyhdistys/Lärarnas esperantoförening i Finland), la Grupo de Francaj Esperanto-Instruistoj (Groupe des Enseignants Espérantophones, GEE, de Espéranto-France), la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (Verband Deutscher Esperanto-Lehrer), la Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj (Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete) kaj la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) en Usono kaj Kanado.

Partneroj

Estraro

Letero de Edward Symoens.

La Estraro de ILEI gvidas la Ligon. Ĝi estas elektata de la supera instanco, la Komitato.

Estraro por la deĵorperiodo 2022-2025

La komitato de ILEI elektis la 10-an de aŭgusto dum VEKI 2, la virtuala kongreso, novan estraron por la 3 sekvontaj jaroj:

  • Prezidanto : Ahmad Reza Mamduhi, Irano
  • Sekretariino: Elena NADIKOVA, Rusio
  • Kasistino : Karine ARAKELYAN, Armenio
Estraranoj

Estraro por la deĵorperiodo 2018-2021

La 24-an de julio 2018 okazis elektoj por nova ILEI-estraro dum la komitatkunsido en Madrido okaze de la 51-a ILEI-Kongreso 2018.[2][3].

Elektiĝis

Plie elektiĝis en la estraro

Listo de prezidantoj

Prezidantoj de ILEI estis ekde 1972[4]:

Historio

ILEI estas fondita la 12-an de aŭgusto 1949 en Bournemouth, Britio. Antaŭ la dua mondmilito ekzistis Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE), fondita en 1924.

La unua estraro en 1949 konsistis el Violet C. Nixon (Britio, prezidantino), Einar Dahl (Svedio, sekretario-kasisto), Jeanne Dedieu (Francio, konsilanto) kaj Pieter Korte (Nederlando, konsilanto)[6].

Poste ILEI havis plian prezidantinon: Jeanne Dedieu (Francio) en 1956.[7]

ILEI sepdekjara

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis fondita en la jaro 1949. En 2019 okazas jubileo, ĉar la Ligo fariĝas 70-jara.

La unua evento en tiu jaro estos laborkunveno de la ILEI-estraro en Les Brenets, Svislando, ĉe la prezidanto Mireille Grosjean, de la 23-a ĝis la 27-a de januaro 2019. Gravas, ke tia kunveno okazas tuj post la elektiĝo de novaj estraranoj, kio okazis en Madrido en julio 2018 okaze de la 51-a ILEI-Kongreso 2018.

La enhavo de la revuo de ILEI Internacia Pedagogia Revuo IPR prezentis diversajn artikolojn pri la historio de la Ligo.

Okaze de la 52-a ILEI-Kongreso 2019 en Ĉaĉak, Serbio, okazis ludvespero kun diversaj kvizoj pri la historio de la Ligo. Tiuj kvizoj aperis poste en IPR.

Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI

Por la jaro 2020 la plano estis havi kongreson en Kebekurbo, Kanado. Tamen la kronvirusa pandemio de 2019-2020 malebligis tion. Pro tio la estraro de ILEI decidis starigi virtualan eventon. La evento havu la numeron 53 kaj la nomo estu Konferenco. La mallongigo estas VEKI laŭ la ideo de Stefan MacGill. Vidu prian artikolon: 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI

Referencoj

Vidu ankaŭ

(eo) THINK Global Schools

Eksteraj ligiloj