Imperiestro Hongvuo

Imperiestro Ĵu JuanĵangHongwu (ĉine 洪武帝, Hóngwǔdì; 21-a de oktobro 132824-a de junio 1398), konata ankaŭ per sia nomo Zhu Yuanzhang (ĉine 朱元璋) kaj per sia postmorta nomo Ming Taizu (ĉine 明太祖, lit. "Granda Praulo de Ming"), estis la fondinto kaj unua imperiestro de la Dinastio Ming de Ĉinio. Lia laŭregna nomo Hongwu signifas "ege milita."

Imperiestro Hongvuo
Persona informo
朱興宗
朱重八
朱元璋
洪武帝
NaskonomoChongba
Naskiĝo29-an de oktobro 1328 (1328-10-29)
en Fengyang County
Morto24-an de junio 1398 (1398-06-24) (69-jaraĝa)
en Nankino
TomboMing Xiaoling vd
Religiobudhismo vd
Etnohanoj vd
Lingvojĉina vd
ŜtatanecoDinastio MingYuan vd
Familio
DinastioDinastio Ming vd
PatroZhu Shizhen vd
PatrinoEmpress Chun vd
GefratojPrincess Caoguo • Princess Taiyuan • Zhu Xingsheng • Zhu Xinglong • Zhu Xingzu vd
Edz(in)oEmpress Ma • Cheng Mu • Q7317017 • Consort Guo Ningfei • Consort Guo Huifei vd
InfanojZhu Biao • Zhu Shuang • Zhu Gang • Zhu Su • Zhu Fu • Jongle • Zhu Zhen • Zhu Zi • Zhu Ji • Zhu Tan • Zhu Chun • Zhu Bo • Zhu Gui • Zhu Ying • Zhu Zhi • Zhu Zhan • Zhu Quan • Zhu Pian • Zhu Hui • Zhu Song • Zhu Mo • Zhu Ying • Zhu Jing • Zhu Dong • Zhu Yi • Zhu Nan • Princess Linan • Princess Ningguo • Princess Chongning • Princess Anqing • Princess Runing • Princess Huaiqing • Princess Daming • Princess Fuqing • Princess Shouchun • Princess Nankang • Princess Yongjia • Princess Hanshan • Princess Ruyang • Princess Baoqing vd
ParencojMu Ying vd
Profesio
Okuporeganto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Meze de la 14a jarcento, kun malsategoj, plagoj, kaj kamparanaj ribeloj tra la tuta Ĉinio, Ĵu ekregis la armeon kiu konkeris Ĉinion kaj finigis la hegemonion de la Dinastio Juano, devigante la Mongolojn retiriĝi al la stepoj de centra Azio. Post la konkero de la Juana ĉefurbo Kanbalik (moderna Pekino), Ĵu postulis la Ĉielan Mandaton kaj establis la hegemonion de la Dinastio Ming en 1368. Fidante nur en sia familio, li faris el siaj multaj filoj povegajn feŭdajn princojn laŭlonge de la nordaj marĉoj kaj la valo de la Jangzio.[1] Supervivinte sian unuan sukcedinton, la imperiestro Hongwu surtronigis sian nepon kun serio de instruoj; tio malsukcesis kiam la klopodo de la Imperiestro Jianŭen por elpostenigi siajn onklojn kondukis al la sukcesa ribelo de la Imperiestro Jongle.[1] Tamen la Praulaj Instruoj (unue publikigitaj en 1375, reviziitaj dufoje pli antaŭ sia morto en 1398) funkciis en tre reala signifo kiel konstitucio por la Dinastio Ming dum la venontaj 250 jaroj.

Plej el historiaj lokoj rilataj al Ĵu Juanĵang situantas en Nankino, la origina ĉefurbo de lia dinastio.

Referencoj

Literaturo

  • Brook, Timothy. (1998). The Confusions of Pleasure: Commerce and Culture in Ming China. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-22154-0 (Paperback).
  • Dreyer, Edward. (1982). Early Ming China: A Political History. Stanford: Stanford University Press. ISBN 0-8047-1105-4.
  • Stearns, Peter N., et al. (2006). World Civilizations: The Global Experience. AP Edition DBQ Update. New York: Pearson Education, Inc.