Unuiĝo de Italio

(Alidirektita el Itala unuigo)

La unuiĝo de Italio estis la historia procezo kiu laŭlonge de la 19-a jarcento klopodis la unuiĝi de la diversaj ŝtatoj en kiuj estis dividita la Itala duoninsulo, en sia plej parto ligitaj al reĝaj familioj konsiderataj "ne italaj" kiel la Habsburgoj aŭ la Burbonoj. Ĝi okazis en la kultura kunteksto de la romantikismo kaj la aplikado de la naciisma ideologio, kiu klopodas la identigon de nacio kaj ŝtato. Oni konas ĝin ankaŭ per la nomo il Risorgimento (renaskiĝo en itala), aŭ eĉ kiel la itala reunuiĝo (konsiderante, maltaŭge, ke ekzistis antaŭa unuiiĝo, retroirante al Romio).

La unuiĝo de Italio

La procezo estas komprenebla kiel aldoniĝo de la malprogresa kaj aristokrata Italio de la sudo (Regno de Napolo, Sicilio), ankrita en la Antikva Reĝimo, al la industriita kaj burĝa Italio de la nordo (valo de rivero Po), pli kontakta kun la revoluciaj ŝanĝoj de la komenco de la Samtempa Epoko (Burĝa revolucio, Liberala revolucio kaj Industria revolucio). Tamen ankaŭ estas konsiderebla en la ideo, ke la nordo parazitis la sudon malhelpante ties disvolvigon kaj akcelante la elmigradon kaj la pludaŭron de ties socia situacio.[1] Ankaŭ la konspira rolo de la Framasonismo aŭ de la interesoj de diversaj eŭropaj potencoj (ĉefe Britio) estis iam montrita kiel kaŭzo.[2]. Laŭ historiisto Giuseppe Brienza, anglia registaro provis, eĉ financante almenaŭ parte la ekspedicion de la mille, inokuli protestantismon en la koro de katolikismo. Estas konite ke malantaŭ la bersaljeroj enirintaj Romon tra la breĉo de Porta Pia sekvis tenaca roto da vendistoj de protestantaj biblioj. La unua ilin transportadis per ĉareto trenita de hundo epitetata, neŝatigcele, "Pio naŭa".

Ĉiukaze ĝi estis fine farata de la Savoja dinastio, kiu reĝis en la Piemonto (elstare regata de la ĉefministro grafo de Cavour), kontraŭ la intervenoj de aliaj gravuloj kiel (Mazzini, Garibaldi), laŭlonge de komplikaj okazaĵoj ligitaj al la eŭropa ekvilibro (intervenoj de Francio kaj Aŭstrio), kiu pintiĝis per la aldonigo de la lasta reduto de la Papa Ŝtato en 1870. Tamen pludaŭris la postulado de landlimaj teritorioj, ĉefe kun la Aŭstrio-Hungario (Triesto kaj la Provinco Trento), kiuj solviĝis parte en 1919 post la Unua Mondmilito (Traktato de Saint-Germain-en-Laye kaj ekspedicio de Gabriele D'Annunzio).

Rilatoj inter Italio kaj Sankta Seĝo (Vatikana Urbo)

La unuiĝo de Italio

Ĉar la unuiĝo de Italio devis, por sin realigi, okupi la teritoriojn de la Papa Ŝtato, kaj do de Urbo (Romo), tio generis fortan la longan kontraston kaj kverelon inter la nova Itala Ŝtato kaj La Sankta Seĝo (Vatikano) en Romo. La kverelo kaj kontrastoj ĉesis, je nivelo jura, kun la Lateranaj Paktoj de 1929 (el kiuj naskiĝis la nova ŝtato "Ŝtato de la Vatikana Urbo") kaj sinsekva revizio de la Konkordato(1984), sed restis ĉiam diatribo kaj malharmonio rilate interpretojn de la faktoj de la okupo de Romo de 1870: la diversa interpreto, pri la fakto kaj rezulto kaj pri eblo reakordiĝi, daŭrigis eĉ se nivele de du historiistaj fluoj kaj franĝoj kaj ekstremismaj (ambaŭflankaj) kaj laikistaj. Evento nova, sed ne tute nenatendita, kontribuis montri la novajn sentojn inter la du ripoj de la rivero Tevere: la ĉiujare la nacio festas per civila cerimonio la 20an de septembro tago de la okupo de la Urbo; nu, en la ceremonion de 2010 partoprenis ankaŭ vatikana ŝtatsekretario, kardinalo Tarcisio Bertone kune kun la respublika Prezidento Giorgio Napolitano. Dum tiu reremonio, la kardinalo montris simpation al la ceremonia rito kaj fine legis la jenan preĝon kiel signo de repacigo kaj reamikiĝo kaj rekonfirmo de kunlaborado:[3]

Antaŭaĵoj

La kongreso de Vieno de Jean-Baptiste Isabey, 1819.

Komence de la 19-a jarcento Italio estis nur geografia unuo, ĉiu popolo havis siajn diferencajn kutimojn, lingvon, flagon aŭ himnon. Okupis la italan duoninsulon mozaiko de ŝtatoj, kelkaj okupitaj de fremdaj potencoj.

Napoleono konkeris la duoninsulon kaj modifis entute la mapon. Li aldonis Piemonton, Parmon, Toskanion, la Liguran Respublikon kaj la Papan Ŝtaton al la Franca Imperio, unuigis la tutan nordorienton de la duoninsulo por krei la Regno de Italio, kies reĝo li deklaris sin kaj li konkeris ankaŭ la Regnon de Napolo. Dum tiu periodo Italio suferis serion de liberalajn reformojn, kiel la abolo de la feŭdaj kaj ekleziaj privilegioj.

Pro la malvenko de Napoleono, la Viena kongreso (1815) rekonstruas denove la geografian spacon de Italio atentante ĉefe la interesojn de la reĝaj familioj kaj de la grandaj eŭropaj potencoj, neniam de la popolaj interesoj.

La Aŭstra imperio ekprenis Lombardujon kaj la Veneton kaj krome lokigis aŭstriajn princojn en la regnoj de Parmo, Modenon kaj Toskanion. Sardio kaj Piemonto unuiĝis en la Regno de Piemonto-Sardio, kiu ricevis Savojon kaj Nicon. Oni restarigis la Papan Ŝtaton kaj la Burbonojn en la regno de Napolo, kiu eknomiĝis Reĝlando de la du Sicilioj.

Oni reenkondukis la absolutismon en ĉiuj ŝtatoj. La registaroj enmetitaj de la Viena Kongreso ne kalkulis pri la popola apogo, kaj pro tio ili devos esti helpitaj de la Aŭstria Imperio.

Dume, la naciismo plue disvastiĝis, sprone pro reveno al absolutismo kaj pro la ekonomia progreso. La pliigo de la tekstila produktado de Piemonto necesis internan merkaton pli ampleksan kie sendi siajn produktaĵojn. La etendo de la fervojo favoris la komunikadon kaj la unuigon de la diversaj ŝtatoj. Aliaj unuigantaj elementoj estis katolikismo, itala kulturo kaj romantikismo, kiu identigis Italion kun la Risorgimento letterario, per kio ĝi atingis grandan politikan povon. Ŝajnaj literaturaj skribaĵoj estis plenplenaj je aludoj al sklaveco aŭ la tiranio. Kie oni ne permesis la kritikon oni uzis la satiron.[4]

Bibliografio

  • Giuseppe Brienza, Unità senza identità. Come il Risorgimento ha schiacciato le differenze fra gli stati italiani, Solfanelli, 2009.
  • Adrea Tornielli. [1][rompita ligilo], La fragile concordia, Bur Rizzoli, Milano, 2011.
  • Massimo Viglione, 1861. Le due Italie, identità nazionale, unificazione, guerra civile, Ares, Milano 2011.

Notoj

Vidu ankaŭ