Jeanne Moreau

Jeanne MOREAU [ĵan morO] (naskiĝis la 23-an de januaro, 1928 en Parizo, mortis la 31-an de julio, 2017 samloke) estis franca aktorino, kantistino kaj reĝisorino.

Jeanne Moreau
Persona informo
Jeanne Moreau
Naskiĝo23-an de januaro 1928 (1928-01-23)
en 10-a arondismento de Parizo
Morto31-an de julio 2017 (2017-07-31) (89-jaraĝa)
en 8-a arondismento de Parizo, Parizo
TomboTombejo de Montmartre vd
Lingvojfranca vd
LoĝlokoParizo vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materConservatoire national supérieur d'art dramatique vd
Familio
Edz(in)oJean-Louis Richard • William Friedkin vd
Profesio
Okupofilmaktoro • filmreĝisorokantistoscenaristomuzikistofilmproduktoro • teatra aktoro • aktoro • diskografa artisto • reĝisoro vd
Laborkampofilmoteatro vd
Aktiva enFrancio vd
Aktiva dum1947–2012 vd
Verkado
VerkojSeven Days... Seven Nights vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Jeanne Moreau en 2006

Kiam ŝi komencis sian kinokarieron, ŝi jam estis konata aktorino en la plej renomaj francaj teatroj. Ŝi internacie famiĝis pro la filmo L’ascenseur pour l’echafaud (La lifto al la eŝafodo) kaj fariĝis grava reprezentantino de la Franca Nova Ondo.

En 2000 ŝi kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Listo de filmoj

  • 1954: Touchez pas au Grisbi (Francio)
  • 1957: Ascenseur pour l'échafaud (Francio)
  • 1958: Les amants (Francio)
  • 1958: Les dos au mur (Francio)
  • 1959: Les quatre cents coups (Francio)
  • 1961: La notte (Italio/Francio)
  • 1962: Jules et Jim (Francio)
  • 1962: Der Prozess (Germanio/Francio/Italio)
  • 1964: Le journal d’une femme de chambre (Francio/Italio)
  • 1964: Mata-Hari (Francio/Italio)
  • 1965: Viva Maria! (Francio/Italio)
  • 1968: La mariée était en noir (Francio/Italio)
  • 1976: Mr. Klein (Francio)
  • 1982: Querelle (Germanio/Francio)
  • 1990: Nikita (Francio/Italio)
  • 1991: Bis ans Ende der Welt (Germanio/Francio/Aŭstralio)