Jeremy Bentham
Jeremy BENTHAM (15-an de februaro 1748 - 6-an de junio 1832) estis angla filozofo, juristo, kaj socia reformisto konsiderata kiel la fondinto de moderna utilismo. Li iĝis ĉefa teoriulo en la brit-usona jurfilozofio, kaj radikala politikisto kies ideoj influis super la disvolvigo de bonfartismo. Li defendis konceptojn kiel la individuaj kaj ekonomiaj liberoj, la apartigo de eklezio kaj ŝtato, la parollibereco, egaligaj rajtoj por virinoj, la rajto al divorco, kaj la senkriminaligo de samseksemo.[1][2]
Jeremy Bentham | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jeremy Bentham | ||
Naskiĝo | 15-an de februaro 1748 en Houndsditch, Reĝlando de Granda Britio | |
Morto | 6-an de junio 1832 (84-jaraĝa) en Londono, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando | |
Religio | diismo vd | |
Lingvoj | angla • franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Unua Respubliko de Francio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Alma mater | Westminster School • Reĝina Kolegio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Jeremiah Bentham vd | |
Patrino | Alicia Woodward Grove vd | |
Gefratoj | Samuel Bentham vd | |
Edz(in)o | – | |
Profesio | ||
Alia nomo | Philip Beauchamp • Gamaliel Smith vd | |
Okupo | filozofo • komercisto • advokato • politikologo • sufrageto • homrajta aktivulo • juristo • animal rights advocate • verkisto • ekonomikisto • Protestanta reformisto • politikteoriisto vd | |
Laborkampo | filozofio • juro • socia filozofio • civitanaj rajtoj • civil rights vd | |
Aktiva en | Anglio vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Enkonduko en la principojn de moralo kaj leĝofarado (angle An Introduction to the Principles of Morals and Legislation) estas libro de Jeremy Bentham "origine presita en 1780, kaj unue publikigita en 1789."[3] Ĝi estas "la plej grava teoria verko" de Bentham[4]. En ĝi li evoluigis por la unua fojo en ampleksa libro la teorion de utilismo.
Notoj
Bibliografio
- Bentham, Jeremy "Gulphs in Mankind's Career of Prosperity: A Critique of Adam Smith on Interest Rate Restrictions". Econ Journal Watch. Fairfax. 5 (1): 66. Januaro 2008.
- Campos Boralevi, Lea (2012). Bentham and the Oppressed. Walter de Gruyter. ISBN 978-3-11-086983-5.