Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johan August Wahlberg
Persona informo
Naskiĝo9-an de oktobro 1810 (1810-10-09)
Morto6-an de marto 1856 (1856-03-06) (45-jaraĝa)
en Lake Ngami
Mortis proakcidenta morto vd
Mortis perbesta atako vd
Lingvojlatina vd
ŜtatanecoSvedio-NorvegioSvedio vd
Alma materUniversitato de Upsalo vd
Familio
GefratojPeter Fredrik Wahlberg vd
Profesio
Okupobotanikisto • ornitologo • natursciencisto • entomologo • zoologo • esploristo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Pentaĵo en Reĝa Altlernejo de Forstado, Stokholmo

Johan August Wahlberg (9a de oktobro 1810 Lagklarebäck, Svedio - 6a de marto 1856 Lago Ngami, Beĉuanalando) estis sveda naturalisto kaj esploristo.

Wahlberg ekstudis kemion ĉe la Universitato de Upsalo en 1829, kaj poste forstadon, agronomion kaj naturan sciencon, gradiĝante el la Sveda Forstada Instituto en 1834. En 1832 li kuniĝis al Profesoro Carl Henrik Boheman, fama entomologo, dum kolekta veturado al Norvegio. En 1833 kaj 1834 li veturadis en Svedio kaj Germanio pri forstadaj priserĉadaj projektoj.

Li veturis en sudan Afrikon inter 1838 kaj 1856, sendante milojn da naturhistoriajn specimenojn reen al Svedio. Li estis esplorante la fontoj de la rivero Limpopo kiam li estis mortigita de vundita elefanto.

Li estas rememorata en la Valberga aglo Aquila wahlbergi (Sundevall 1851), la Valberga mielindikanto Prodotiscus regulus (Sundevall 1850), la Valberga kormorano Phalacrocorax neglectus, la Valberga fruktovesperto Epomophorus wahlbergi, la rano Arthroleptis wahlbergii Smith, 1849, kaj la arbo Entada wahlbergi.